La kokkoideoj aŭ Coccoidea estas superfamilio de la insektoj kiuj apartenas al la plant-laŭsoj aŭ (sternorinĥoj). De la konataj 3000 specioj vivas ĉ. 90 en Mezeŭropo. La korpa longeco de la bestetoj varias inter 0,8 kaj 6 mm; la plej granda specio Aspidoproxus maximus povas atingi longecon ĝis 38 mm. Ĉiuj kokkoideoj nutras sin de la plantsuko. Tipa ekzemplo estas Cryptococcus fagisuga.
La masklaj kokkoideoj havas preskaŭ ĉiam flugilojn. La malantaŭaj flugiloj havas halterojn kaj ili havas neniujn buŝajn ilojn. Ili do ankaŭ ne povas preni nutraĵon.
La inaj bestetoj vivas ofte en grandaj kolonioj sur diversaj plantopartoj. Ilia korpo estas ŝildforma kaj ofte ene de kapsulo, ĉe multaj specioj la ino estas komplete nemovkapabla. La besteto enpikas sian longan rostron ĝis la floemo kaj elsuĉas la sukerriĉan sukon de la floemo. Ofte la kokkoideoj estas kovritaj de vaksa sekreciaĵoj. Okazas partenogenezo, la unua larvo estas movebla, sed rapide fiksiĝas. La ino metas sub la ŝildon grandegan kvanton da ovoj. La junaj larvoj eloviĝas ekde junio kaj iras al la plantvejnoj kaj junaj ŝosoj. Pro la suĉado de la dolĉa floemsuko la bestetoj eligas mielroson.
El la kokkoideoj oni povas gajni la koloraĵon karmino.
Jen la kokkoideoj de Mezeŭropo: