dcsimg

Folivoro ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Folivoroj estas arbaraj mamuloj kiuj malrapide movas kaj pasigas la plejmulton de siaj vivoj renverse pendante en la arboj de la tropikaj pluvarbaroj de Sudameriko kaj Mezameriko. La ses specioj estas en du familioj: dufingraj ĥelepoj kaj tripiedfingraj bradipoj. Malgraŭ tiu tradicia nomado, ĉiuj folivoroj fakte havas tri piedfingrojn. La dufingraj ĥelepoj havas du fingrojn sur ĉiu brako aŭ antaŭmembro.[1]

La folivoro estas angle nomita sloth — vorto kiu rilatas al la vorto slow, kia signifas “malrapida” — pro sia tre malalta metabolo kaj konsciaj movadoj. Tio estas evolua adaptado al ilia malaltenergiga dieto de folioj, kaj eviti detekton de predantaj akcipitroj kaj katoj, kiuj ĉasas per la vido.[1] Folivoroj estas preskaŭ senhelpaj sur la tero, sed ili povas naĝi.[2]

La kanelitaj haroj de la vila haŭto de la folivoro gastigas simbiozajn verdajn algojn, kiuj helpas al la folivoro sin kamufli en la arboj, kaj disponigas nutraĵojn al la folivoro. La algoj ankaŭ nutras piralidojn, specioj de tineedoj kiuj ekzistas sole sur folivoroj.[3]

Notoj

  1. 1,0 1,1 About the Sloth (“Pri la folivoro”, angle), The Sloth Conservation Foundation, alirita la 4-an de julio 2019.
  2. The Land and Wildlife of South America (“La lando kaj sovaĝbestoj de Sudameriko”), Time Inc., 1964. paĝoj 15, 54, alirita la 4-an de julio 2019.
  3. Joseph Bennington-Castro, The Strange Symbiosis Between Sloths and Moths (“La stranga simbiozo inter folivoroj kaj tineoj”), la 23-an de januaro 2014, Gizmodo, alirita la 4-an de julio 2019.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Folivoro: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Folivoroj estas arbaraj mamuloj kiuj malrapide movas kaj pasigas la plejmulton de siaj vivoj renverse pendante en la arboj de la tropikaj pluvarbaroj de Sudameriko kaj Mezameriko. La ses specioj estas en du familioj: dufingraj ĥelepoj kaj tripiedfingraj bradipoj. Malgraŭ tiu tradicia nomado, ĉiuj folivoroj fakte havas tri piedfingrojn. La dufingraj ĥelepoj havas du fingrojn sur ĉiu brako aŭ antaŭmembro.

La folivoro estas angle nomita sloth — vorto kiu rilatas al la vorto slow, kia signifas “malrapida” — pro sia tre malalta metabolo kaj konsciaj movadoj. Tio estas evolua adaptado al ilia malaltenergiga dieto de folioj, kaj eviti detekton de predantaj akcipitroj kaj katoj, kiuj ĉasas per la vido. Folivoroj estas preskaŭ senhelpaj sur la tero, sed ili povas naĝi.

La kanelitaj haroj de la vila haŭto de la folivoro gastigas simbiozajn verdajn algojn, kiuj helpas al la folivoro sin kamufli en la arboj, kaj disponigas nutraĵojn al la folivoro. La algoj ankaŭ nutras piralidojn, specioj de tineedoj kiuj ekzistas sole sur folivoroj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO