dcsimg

Plantagacoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La plantagacoj (Plantaginaceae) estas tradicie priskribataj kun nur tri genroj: Bougueria, Littorella, kaj Plantago. Novaj filogenaj esploroj montris ke la plantagacoj en strikta senco estas interplektitaj kune kun pluraj genroj antaŭe listigitaj en la familio de skrofulariacoj (sed ne la tipogenro skrofuliaro). Kvankam la nomo Veronicaceae (1782) estas la plej malnova familionomo por ĉi tiu grupo, Plantaginaceae (1789) estas protektita laŭ la Internacia Kodo de Botanika Nomenklaturo (IKBN) kaj havas sekve prioritaton super ĉiu pli frua familinomo priskribanta grupo en kiu estas plantagacoj. Krome la IKBN ne konsideras familinomojn uzitaj antaŭ 1789 protekteblaj, kio plue elŝlosas uzadon de la nomo Veronicaceae. Oni proponis ke la nomo Antirrhinaceae havu konservan prioritaton super Plantaginaceae, sed intertempe la Angiosperm Phylogeny Group akceptis la nomon Plantaginaceae. Olmstead (2003) tamen elektis uzi la nomon Veronicaceae.

Genroj

La pligrandigita familio de plantagacoj (Plantaginaceae s.l. / Veronicaceae) konsistas el 90 genroj kaj ĉirkaŭ 1 700 specioj. La plej granda genro estas veroniko kun ĉ. 450 specioj; en ĉi tiu ankaŭ estas la genroj Hebe, Parahebe kaj Synthyris, antaŭe konsiderataj apartaj genroj. Ĉiuj plantagacaj genroj antaŭe estis en la skrofulariacoj krom kie indikite.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Plantagacoj: Brief Summary ( Esperanto )