La Purpurkapa eŭfago (Euphagus cyanocephalus) estas mezgranda birdospecio de la familio de Ikteredoj kaj genro de Eŭfagoj, kiuj enhavas nur du speciojn.
Plenkreskulo havas pintakran bekon. Maskla plenkreskulo havas tre brilnigran plumaron; la ino estas malhelgriza. La masklo havas brilflavan okulon; tiu de la ino estas malhela. Ili similas al la orienta membro de la sama genro, nome Rusta eŭfago; tamen tiu ĉi birdo havas pli mallongan bekon kaj la kapo de la masklo estas irize purpura, kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie cyanocephalus estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive “violblua, purpura” kaj “kapo”. Tiu ĉi birdo estas ofte misprenita por la Komuna kviskalo sed ĝi havas pli mallongan voston. La alvoko estas akra “ĉek” kiu estas ankaŭ distingebla. Tiu ĉi birdo estas de tute diferenca familio el la ankaŭ tutnigra Merlo.
Ties reprodukta habitato estas malfermaj kaj duonmalfermaj areoj, ofte ĉe akvo, tra centra kaj okcidenta Nordameriko. La tasforma nesto povas situi en diversaj lokotipoj: en arbo, en alta herbo aŭ en klifo. Ili ofte nestumas en kolonioj.
Tiuj birdoj estas ofte konstantaj loĝantaj birdoj en okcidento. Aliaj birdoj migras al sudorienta Usono kaj Meksiko.
Ili manĝas ĉe neprofunda akvo aŭ en kamparo, ĉefe nutrante sin el semoj kaj insektoj, krom beroj. Ili foje kaptas insektojn dumfluge. Ili manĝas en aroj for de la reprodukta sezono, foje en miksitaj kunmanĝantaroj kun aliaj ikteredoj.
La teritorio de tiu birdo etendiĝis orienten al la regiono de la Grandaj Lagoj.
Tiu birdo en Usono ricevis la nomon Brewer's Blackbird laŭ la ornitologo Thomas Mayo Brewer.
La Purpurkapa eŭfago (Euphagus cyanocephalus) estas protektita laŭ la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918.[1]
La Purpurkapa eŭfago (Euphagus cyanocephalus) estas mezgranda birdospecio de la familio de Ikteredoj kaj genro de Eŭfagoj, kiuj enhavas nur du speciojn.