dcsimg

Vesperpasero ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Vesperpasero, Pooecetes gramineus, estas specio de mezgranda birdo de la familio de Emberizedoj. Ĝi estas monotipa en la genro Pooecetes (Baird 1858).

Plenkreskulo havas helbrunajn suprajn partojn kaj helajn sablokolorajn subajn partojn, ambaŭ kun pli malhela strieco nigreca en dorso kaj per izolitaj strioj en brusto dise el supra centra malhela makulo. Ili havas blankajn okulringon, gorĝon kaj mustaĉan strion kiu pluas sub kaj ĉirkaŭ bruna vango, kaj pli svagan helan superokulan strizonon. Ili havas ankaŭ longan malhelbrunan voston kiu montras blankajn eksterajn vostoplumojn dumfluge. En malhelbrunaj flugiloj videblas ripoze po du blankaj flugilstrioj ne tre markataj. La beko estas fortika kaj karnokolora kun pli nigreca supra bordo. La kruroj estas rozkolorecaj.

Ties reprodukta habitato estas malfermaj herbejaj areoj tra plej parto de Nordameriko, inklude ĉeŝoseajn areojn kaj stoplejojn, kaj ili disvastiĝas kaj reproduktiĝas tra suda Kanado kaj Usono. Tiuj birdoj migras al suda kaj centra Usono kaj ĉefe al suda Meksiko.

La Vesperpasero estas ĝenerale malpli timida ol multaj el la herbejaj paseroj, kaj povas esti vidata ofte dumkante. Ili nomiĝas tiele en la komuna nomo pro supozata kutimo kanti pli fiere dum vespero, kvankam fakte ili kantas je iu ajn tagohoro. La masklo kantas el alta ripozejo, kia arbusto aŭ telefonfosto, kio indikas ties posedrajton de la reprodukta teritorio. La muzikeca kanto komencas per du paroj de ripetataj fajfaj notoj kaj finas per serio de trilaĵoj, iome similaj al tiu de la Kantopasero. Ili emas baniĝi sur polvo, ofte uzante la nudan grundon de kampo aŭ malpura vojo.

Tiuj birdoj manĝas surgrunde plej ofte en malgrandaj aroj, ĉefe insektojn (ĉefe somere kune kun araneoj kaj aliaj malgrandaj senvertebruloj) kaj semojn (ĉefe vintre). For de la reprodukta sezono ili ofte manĝas en malgrandaj aroj. La reprodukta sezono daŭras el majo al julio. La nesto estas malferma tasformo surgrunde sub herbotufo.

La nombroj de tiu birdo malpliiĝas en la orientaj partoj de ties teritorio pro habitatoperdo.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Vesperpasero: Brief Summary ( Esperanto )