dcsimg

Bruna rabmevo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Bruna rabmevoAntarkta rabmevo (Catharacta antarcticaCatharacta antarctica lonnbergi) estas granda birdo de la familio de rabmevoj, nome Sterkorariedoj kaj ordo de Karadrioformaj. Tiu specio kaj la aliaj grandaj sudhemisferaj rabmevoj kune kun la Granda rabmevo, estas foje lokataj en aparta genro Catharacta. Tamen la taksonomio de rabmevoj estas ankoraŭ pridisputata. Aliaj nomoj (probable pro la alta nivelo de hibridiĝo en tiuj specioj) inkludus Suda granda rabmevo, Suda rabmevoSubantarkta rabmevo. La Maorioj de Novzelando nomas ĝin Hākoakoa.

Disvastiĝo

Ĝi reproduktiĝas ĉirkaŭpole en sub-antarktaj kaj antarktaj zonoj, nome en lokoj kiel Suda Georgio, la insularo de FalklandojMalvinoj -5,000 bredoparoj-, kelkaj areoj de Antarkto, kelkaj areoj de Novzelando kaj aliaj insuloj, ĝis ĉirkaŭ 7,000 bredoparoj. La specio estas videblaj el la marbordoj de Argentino ĝis tiuj de Angolo en okcidenta Afriko, el orienta Sudafriko ĝis okcidenta Aŭstralio kaj el orienta Auŝtralio ĝis la marbordo de Ĉilio.

Aspekto

La grando -54 cm longa-, fortika barelforma brusto kaj la tre blankaj centraj larĝaj strioj en flugilpintoj de tiu ĉi specio estas diferencigaj eĉ distance. La flugo estas rekta kaj pova. Identigo de tiu rabmevo estas pli komplika kiam temas pri diferencigo disde la tre parenca Granda rabmevo de la Norda Atlantiko, kaj disde la aliaj grandaj sudhemisferaj rabmevoj.

Plenkreskuloj de Bruna rabmevo estas laŭ sia nomo brunaj kaj pli malhelbrunaj supre kaj havas pli helan formon pli kontrastan.

Junuloj kaj plenkreskuloj en malhela formo estas pli malfacile diferenceblaj el siaj parencoj, kaj nur per personaj aŭ relativaj kriterioj.

Kutimoj

Ili manĝas predojn el aliaj marbirdoj kaj eĉ la birdoj mem, ĉefe idojn de pingvenoj. Ili migras iom norde post reproduktado laŭ la marbordoj.

Reprodukto

Temas pri specio soleca aŭ en etaj kolonioj, proksime de kolonioj de predotaj birdoj kiel pingvenoj aŭ kormoranoj, el kiuj ili manĝas ĉefe idojn aŭ ovojn. La ino demetas ĉirkaŭ decembro 1 ĝis 3 ovojn en grunda truo inter herbo. Ĉar la demetado okazas post tiu de aliaj specioj la Bruna rabmevo certigas sian manĝaĵon. Ili defendas agresemaj sian teritorion kaj povas ataki homojn.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Bruna rabmevo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Bruna rabmevo aŭ Antarkta rabmevo (Catharacta antarctica aŭ Catharacta antarctica lonnbergi) estas granda birdo de la familio de rabmevoj, nome Sterkorariedoj kaj ordo de Karadrioformaj. Tiu specio kaj la aliaj grandaj sudhemisferaj rabmevoj kune kun la Granda rabmevo, estas foje lokataj en aparta genro Catharacta. Tamen la taksonomio de rabmevoj estas ankoraŭ pridisputata. Aliaj nomoj (probable pro la alta nivelo de hibridiĝo en tiuj specioj) inkludus Suda granda rabmevo, Suda rabmevo aŭ Subantarkta rabmevo. La Maorioj de Novzelando nomas ĝin Hākoakoa.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO