La Insulazia arbanaso (Dendrocygna arcuata) estas specio de birdo de la grupo de arbanasoj. Ili loĝas en tropikaj kaj subtropikaj Aŭstralio, Filipinoj, Borneo, Indonezio, Papuo-Novgvineo kaj insuloj de Pacifiko[1].
Estas tri subspecioj asociaj al tiu birdo, D. a. arcuata (Indonezia Insulazia arbanaso), D. a. australis (Aŭstralia Insulazia arbanaso), kaj D. a. pygmaea (Novbritia Insulazia arbanaso).
La Insulazia arbanaso ricevas angle la nomon de Wandering Whistling Duck, nome Mirinda arbanaso, pro siaj mirinde laŭtaj fajfalvokoj kaj eĉ la fajfa bruo kiun elsendas ties flugiloj dumfluge. Ili havas longajn kolojn kaj krurojn kaj aspektas kiel kruco inter ansero kaj anaso. Ili havas fortajn kapon kaj kolon kun pli malhelaj frunto, krono kaj malantaŭa kolstrio ĝis nuko. La vizaĝo estas sablokolora, pli hela (blankeca) ĉe gorĝareo kaj pli malhela ĉe okulareo. La brusto enhavas nigran punktecon kaj la ventro estas tre ruĝecbruna. La flugiloj estas tre malhelaj (tute malhelaj sube kaj nigrecaj plumoj kun brunaj bordoj supre) kaj montras ripoze blankajn bordojn ne tiom plumecaj kiom tiuj de la Flankapluma arbanaso. Ili estas 54–60 cm alte kaj pezas averaĝe 750 gramojn.
Ili manĝas ĉefe herbojn, lotusojn, akvoplantojn kaj eventuale insektojn kaj akvajn malgrandajn vertebrulojn.
La Insulazia arbanaso loĝas en neprofundaj lagunoj, inundataj herbejoj aŭ marĉoj. Ili ĝuas akvon kaj rare lasas ties bordon. Ili povas naĝi kaj merĝi facile.
Reproduktado okazas dum la tropika humida sezono kutime inter decembro kaj majo. Dum tiu epoko la ino demetas 6 al 15 ovojn en nesto ne malproksima el akvo kaj kutime inter altaj herboj aŭ ŝirmata areo.
La Insulazia arbanaso (Dendrocygna arcuata) estas specio de birdo de la grupo de arbanasoj. Ili loĝas en tropikaj kaj subtropikaj Aŭstralio, Filipinoj, Borneo, Indonezio, Papuo-Novgvineo kaj insuloj de Pacifiko.