dcsimg

Ruĝecbrusta tarsigero ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Ruĝecbrusta tarsigeroRuĝecbrusta bluvostulo (Tarsiger hyperythrus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Tarsigeroj. Tiu genro karakteras iel laŭ aspekto pro flaveca koloro en subaj partoj, sed kombine kun blua aŭ griza en supraj partoj; ĉe tiu specio la subaj partoj estas sufiĉe ruĝecaj aŭ ruĝoranĝaj, de kie venas la nomo.

La specio, kiel ĉe multaj parencaj genroj, estas klara ekzemplo de seksa duformismo, ĉar la ino estas pli senkolora kun ĝenerala flaveca koloro sube (pli hela ventre) kaj grizbruna supre (nur la tre nigra okulo elstaras ene de hela ĉirkaŭokula ringo), dum la masklo montras en reprodukta plumaro tre malhelbluan supran koloron kun tre brilbluaj markoj nome en vosto (kaj de tie la alternativa nomo Ruĝecbrusta bluvostulo), en ŝultro kaj en supraokula larĝa strio kiu kuniĝas en frunto.

Ĝi troviĝas en Bangladeŝo, Butano, Ĉinio, Barato, Birmo kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ruĝecbrusta tarsigero: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Ruĝecbrusta tarsigero aŭ Ruĝecbrusta bluvostulo (Tarsiger hyperythrus) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Tarsigeroj. Tiu genro karakteras iel laŭ aspekto pro flaveca koloro en subaj partoj, sed kombine kun blua aŭ griza en supraj partoj; ĉe tiu specio la subaj partoj estas sufiĉe ruĝecaj aŭ ruĝoranĝaj, de kie venas la nomo.