La Reĝa tufkormorano aŭ Karunkla tufkormorano (Phalacrocorax carunculatus), konata ankaŭ kiel Novzelanda tufkormorano aŭ pli simple kiel Novzelanda kormorano, estas rara birdospecio endemia de Novzelando.
Ĝi estas granda (76 cm longa, 2.5 kg peza) nigrablanka kormorano (nigraj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj) kun rozkoloraj piedoj. Aperas blankaj makuloj en la flugiloj kiel strioj kiam la flugiloj estas falditaj. Flav-oranĝaj ŝvelaĵoj (karunkloj) troviĝas ĉe la bekobazo. La griza gorĝosako iĝas ruĝeca en la reprodukta sezono kaj aperas tufkrestoj sur kronopinto. Bluaj okulringoj indikas sian parencecon kun la aliaj bluokulaj tufkormoranoj. Ili povas esti vidataj el la pramareo de la Kuka Markolo ĉe Rio Reĝino Karloto antaŭ la komenco de la Kanalo Trojo.
La Reĝa tufkormorano loĝas ĉe marbordaj akvoj de la Riaro Marlborough kie oni konas ke ili reproduktiĝas nur sur rokaj insuletoj ĉe kvar malgrandaj lokoj.[1]