dcsimg

Malgranda orelstrigo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Kiel legi la taksonomion
Malgranda orelstrigo Zwergohreulen.jpg

La Malgranda orelstrigo, Eŭropa malgranda orelstrigo (Otus scops), konata ankaŭ kiel Eŭrazia malgranda orelstrigo, estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la grupo de la turstrigo, nome Titonedoj.

Disvastiĝo

 src=

  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Tiu birdo reproduktiĝas en suda Eŭropo (el Iberio al la Balkanoj) orienten al okcidenta kaj centra Azio. Ĝi estas migranta, kiu vintras en pli suda Eŭropo kaj sub-Sahara Afriko. Ĝi estas rara norde de sia reprodukta teritorio, kutime nur kiel printempa vizitanto; sed en kelkaj partoj de sia teritorio povas esti la plej abunda nokta rabobirdo post la noktuo. Estas tre malprobable ke tiu nokta specio estas trovata for de la reprodukta sezono, se ne alvokas. Ĝi estas la plej malgranda nokta rabobirdo en plej parto de sia teritorio, ekzemple en Iberio.

    Kutimaro

    Ĝi reproduktiĝas en malferma arbaro, riveraj arbaretoj, parkoj kaj ĝardenoj. La ino demetas 3-6 ovojn (plej ofte 4 aŭ 5) el aprilo al junio en arba (ekzemple popla) aŭ mura truo kaj foje en jam uzita nestoj de laiaj birdoj. La idoj elnestiĝas post 25 tagoj. Ĝi manĝas etajn predojn kiel grandajn insektojn (ĉefe) kaj aliajn senvertebrulojn, sed ankaŭ etajn ronĝulojn aŭ eĉ birdojn. Ĝi estas preskaŭ tute nokta. La Malgranda orelstrigo gvatas rekte kaj montras etajn oreltufojn ĉefe dum alarmo.

    Aspekto

    Tiu ĉi estas eta strigo, 19-21 cm longa kun enverguro de 47-54 cm kaj pezo de 70 ĝis 154 g, ne tiom granda kiom la noktuo. Ĝi estas ĉefe grizbruna kaj tre makulita (kio helpas kamuflon), kun pli helaj vizaĝo, subaj partoj kaj ŝultra linio. La okuloj estas grandaj kaj flavaj, ĉirkaŭitaj de nigra zono kiu sekvas al la oreltufoj. Ĝi estas pli malfortika kaj havas pli malgrandan kapon ol la noktuo. Tiu ĉi specio flugas tre rekte per siaj longaj mallarĝaj flugiloj, kiuj adaptiĝas al migranta kutimaro.

    La alvoko estas profunda monotona fajfo farita de ambaŭ seksoj kaj facile rekonota. Ĝi estas simila al la alvoko de bufo.

    Ili vivas ĝis 10 jarojn. Temas pri iom malpliiĝanta specio en kelkaj partoj de sia teritorio sed konstanta aŭ eĉ iom pliiĝanta en aliaj.

    Referencoj

    license
    cc-by-sa-3.0
    copyright
    Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
    original
    visit source
    partner site
    wikipedia EO

    Malgranda orelstrigo: Brief Summary ( Esperanto )

    provided by wikipedia EO
    Kiel legi la taksonomionMalgranda orelstrigo Zwergohreulen.jpg

    La Malgranda orelstrigo, Eŭropa malgranda orelstrigo (Otus scops), konata ankaŭ kiel Eŭrazia malgranda orelstrigo, estas eta strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la grupo de la turstrigo, nome Titonedoj.

    license
    cc-by-sa-3.0
    copyright
    Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
    original
    visit source
    partner site
    wikipedia EO