dcsimg

Blanka ŝarko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Blanka ŝarkoGranda blanka ŝarko (Carcharodon carcharias), konata ankaŭ kiel granda blankulo, aŭ poezie blanka morto, estas specio de granda lamnoforma ŝarko kiu povas troviĝi en la akvoj de marborda surfaco de ĉefaj oceanoj. La Blanka ŝarko estas konata ĉefe pro sia grando, kun maturaj individuoj kreskantaj ĝis 6.4 m laŭ longo (kvankam oni publikigis registrojn de grandaj blankaj ŝarkoj ĝis ĉirkaŭ 8 m,[1] kaj de 3,324 kg peze.[2][3][4][5] Tiu ŝarko atingas sian maturecon je ĉirkaŭ 15 jaroj de aĝo kaj estis iam supozate kun vivodaŭro de ĉirkaŭ 30 jaroj. La vera vivodaŭro de grandaj blankaj ŝarkoj estas multe pli longa; nuntempe oni ĉirkaŭkalkulas ke ĝi povas esti tiom longa kiom ĝis 70 jaroj aŭ plie, kio faras ĝin unu el plej longvivaj kartilagaj fiŝoj nune konataj.[6] Masklaj grandaj blankaj ŝarkoj bezonas 26 jarojn por atingi seksan maturecon, dum inoj bezonas 33 jarojn por esti pretaj produkti idojn.[7] Grandaj blankaj ŝarkoj povas akceli ĝis ĉirkaŭ 56 km/h.[8]

Libroj

  • The Devil's Teeth de Susan Casey.
  • Close to Shore de Michael Capuzzo pri Ĵerzejaj ŝarkatakoj de 1916.
  • Twelve Days of Terror de Richard Fernicola pri samaj okazaĵoj.

Notoj

  1. Taylor, Leighton R.. (1a de Januaro 1993) Sharks of Hawaii: Their Biology and Cultural Significance. University of Hawaii Press. ISBN 978-0-8248-1562-2.
  2. (12a de Julio 1984) “Predatory behaviour of the white shark (Carcharodon carcharias), with notes on its biology”, Proceedings of the California Academy of Sciences 43 (14), p. 221–238. Alirita 22a de Januaro 2013..
  3. (2008) “Three-dimensional computer analysis of white shark jaw mechanics: how hard can a great white bite?”, Journal of Zoology 276 (4), p. 336–342. doi:10.1111/j.1469-7998.2008.00494.x.
  4. Great White Shark. National Geographic. Alirita 24a de Julio 2010.
  5. . Largest Great White Shark Don't Outweigh Whales, but They Hold Their Own. Discovery Channel. Alirita 19a de Januaro 2010.
  6. http://www.sciencedaily.com/releases/2014/01/140109004145.htm
  7. http://www.livescience.com/49874-sharks-mature-later-thought.html
  8. Alaska's Great White Sharks, de Bruce A. Wright, 2007, paĝo 27

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Blanka ŝarko: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Blanka ŝarko aŭ Granda blanka ŝarko (Carcharodon carcharias), konata ankaŭ kiel granda blankulo, aŭ poezie blanka morto, estas specio de granda lamnoforma ŝarko kiu povas troviĝi en la akvoj de marborda surfaco de ĉefaj oceanoj. La Blanka ŝarko estas konata ĉefe pro sia grando, kun maturaj individuoj kreskantaj ĝis 6.4 m laŭ longo (kvankam oni publikigis registrojn de grandaj blankaj ŝarkoj ĝis ĉirkaŭ 8 m, kaj de 3,324 kg peze. Tiu ŝarko atingas sian maturecon je ĉirkaŭ 15 jaroj de aĝo kaj estis iam supozate kun vivodaŭro de ĉirkaŭ 30 jaroj. La vera vivodaŭro de grandaj blankaj ŝarkoj estas multe pli longa; nuntempe oni ĉirkaŭkalkulas ke ĝi povas esti tiom longa kiom ĝis 70 jaroj aŭ plie, kio faras ĝin unu el plej longvivaj kartilagaj fiŝoj nune konataj. Masklaj grandaj blankaj ŝarkoj bezonas 26 jarojn por atingi seksan maturecon, dum inoj bezonas 33 jarojn por esti pretaj produkti idojn. Grandaj blankaj ŝarkoj povas akceli ĝis ĉirkaŭ 56 km/h.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO