Ricino (Ricinus) estas genro el la eŭforbiacoj. Ĝi havas nur unu specion, la ordinara ricino (Ricinus communis), kiu estas plurjara planto kun profunde entranĉitaj folioj, havantaj grandajn stelforme aranĝitajn lobojn. La floroj estas unuseksaj, supre la femalaj, malsupre la masklaj, en granda paniklo. La fruktoj estas pikilhavaj kapsuloj, enhavantaj tri grandajn semojn tre oleoriĉajn.Unuseksa planto.La kava tigo en kontinenta zono altas 1–4 m, dikas 2–5 cm (en la originloko ĝi estas 6–12 m alta arbo).
La semoj enhavas 35-70 % laksigan, nevenenan ricinoleon, kiun oni elpremas kaj uzas i.a. por teknikaj celoj (ŝmiroleo, precipe por aviadilaj motoroj), kaj ankaŭ por kosmetiko, farboindustrio. En kelkaj izolataj regionoj, oni uzas ĝin en primitivaj lampoj.
La oleorekremento enhavas venenon nomata ricinino. Per tiu veneno mortigis la bulgara komunista sekretservo la opoziciulon Georgi Markov.
Ricinus communis (La Gomera)
Vidu la ĉefartikolon ricinoleo
La viskoza, travidebla ĝis flaveca ricinoleo, (ankaŭ nomata kastoroleo, farmakologia nomo: Ricini oleum, antaŭe : Oleum Ricini s. Castoris) estas presista malvarme el la semoj de recinuso (oleoenhavo ĉ. 40 ĝis 50 %). Ĝi konsistas je 70 ĝis 77 % el trigliceridoj de la ricininolacido. Male al la semoj ĝi ne etas toksa. Krom medicina uzado ĝi ankaŭ estas uzata en kombino kun metanolo por ŝmiri motorojn en maketaj veturiloj..
Vidu la ĉefartikolon ricinino
La tegumento aŭ semŝelo de ricino estas tre venena, ĉar ĝi enhavas la toksan proteinon ricinino, lektino.[1][2]. La recinenhavo en la semoj de ricino estas 1 ĝis 5 % .[3] La mortiga dozo estas 0,25 miligramojn, kiu egalas al nur kelkaj semoj. La parentere mortiga dozo estas ĉe musoj depende de la purecgrado de la substanco ĉ. Unu miligramo po kilogramo korpa pezo. Ricinino solveblas en akvo, sed estas nesolvebla en graso lipofobia, tial ĝi ne estas en ricinoleo. Ĉe la presado de la semoj la veneno restas en la rekremento.
Simptomoj de venenado kun recino estas:
La venenigito mortas ĝenerale du tagojn post la venenigado..[4]
Pluraj alkaloido estas nudiflorino, ricinidino kaj ricinino.
Ricino estas ŝatata ornamplanto ĉar ĝi rapide kreskas kaj aspektas ekzotike. Pluraj kultiviaroj estis breditaj, plej ofte por la komerca oleproduktado. Kelkaj , kiel la kultivaro „Carmencita“ kun bronze ruĝaj folioj ka j brile ruĝaj floroj estas breditaj por ornamaj celojmit. Jen kelkaj aliaj ornamaj kultivaroj:
La homo jam uzis recinuso kiel medicina kaj oleplanto jam ĉ. 1552 a. K. Oni trovis indikon en la plej malnova medicina teksto, la malnovegipta Papyrus Ebers. Ankaŭ oni trovis semojn de recinuso en egiptaj tomboj.
La plej konstaa utiligado estas la uzado kiel laksanco ĉe konstipo. La efiko venas post du ĝis kvar horoj post la enkorpigo de ĉ. 10 ĝis 30 mililitro da ricina oleo. Kelkaj substancoj de la oleo jam efikas post nur 10 ĝis 20 sekundoj. La vere efika substanco estas la rizinolacido, karb onhidrida18 grasacido, kiu nur jam liberiĝis en la maldika intesto pere de enkorpaj lipazoj (grasmalkombigaj enzimoj).
La ricinoleo estas ankaŭ uzebla de ekstere pro kuraci verukoj kaj Tinea corporis.
Vidu la ĉefartikolon: recino
La plej grava produktada lando pro ricinoleo estas Hindio, kiu produktas jare 750.000 runoj, kiu egalas al 60 % de la mondas produktado. Krome ĝi estas prouktata en Ĉinio kaj Brazilo.
Ricino (Ricinus) estas genro el la eŭforbiacoj. Ĝi havas nur unu specion, la ordinara ricino (Ricinus communis), kiu estas plurjara planto kun profunde entranĉitaj folioj, havantaj grandajn stelforme aranĝitajn lobojn. La floroj estas unuseksaj, supre la femalaj, malsupre la masklaj, en granda paniklo. La fruktoj estas pikilhavaj kapsuloj, enhavantaj tri grandajn semojn tre oleoriĉajn.Unuseksa planto.La kava tigo en kontinenta zono altas 1–4 m, dikas 2–5 cm (en la originloko ĝi estas 6–12 m alta arbo).
La semoj enhavas 35-70 % laksigan, nevenenan ricinoleon, kiun oni elpremas kaj uzas i.a. por teknikaj celoj (ŝmiroleo, precipe por aviadilaj motoroj), kaj ankaŭ por kosmetiko, farboindustrio. En kelkaj izolataj regionoj, oni uzas ĝin en primitivaj lampoj.
La oleorekremento enhavas venenon nomata ricinino. Per tiu veneno mortigis la bulgara komunista sekretservo la opoziciulon Georgi Markov.
Ricinus communis
Ricinus communis (La Gomera)
Ricinus (Ricinus) je ród ze swójby mlóčenjowych rostlinow (Euphorbiaceae). Dalše serbske mjeno je skočenc.[2]
Wobsahuje sćěhowace družiny:
Ricinus (Ricinus) je ród ze swójby mlóčenjowych rostlinow (Euphorbiaceae). Dalše serbske mjeno je skočenc.
Wobsahuje sćěhowace družiny:
wšědny ricinus (Ricinus communis)Ricinus is een geslacht uit de wolfsmelkfamilie (Euphorbiaceae). Het geslacht telt slechts een soort die voorkomt in Noordoost-Afrika.[1] Uit de vrucht van deze soort wordt ricinusolie gewonnen.
Ricinus is een geslacht uit de wolfsmelkfamilie (Euphorbiaceae). Het geslacht telt slechts een soort die voorkomt in Noordoost-Afrika. Uit de vrucht van deze soort wordt ricinusolie gewonnen.