La panarbo aŭ ordinara artokarpo, latine: Artocarpus altilis el la familio de la Morusacoj estas arbo origine de Orient-Hindio kaj Pacifikaj insuloj, ĝi estis vaste plantita en tropikaj regionoj en aliaj partoj de la mondo.
Ĝi estas konata pro rolo de ties frukto (panfrukto) en la Ribelo sur la Bounty.
Panarbo estas iu ajn specio de la genro artokarpo (Artocarpus), el kiuj du specioj gravas kiel nutroplantoj (A. incisa kaj A. integrifolia), kies "falsaj fruktoj" formiĝas per unuiĝo de la karnecaj petaloj kun la akso de la infloresko. La fruktoj fariĝas ofte ĉirkaŭ 40 cm longaj, 25 cm laŭlarĝe, kun faruneca enhavo kaj la fuktoj pezas ĉirkaŭ 5 kilogramojn. La fruktojn kovras la haŭt(et)o kun elastaj dornoj (ekzistas ankaŭ la varioj de tiu specio sen la elastaj dornoj). La fruktoj estas kutime manĝataj frititaj (vidu la suban foton). [1]
Alia specio estas la Jakvo (jakvarbo) aŭ diversfolia artokarpo (Artocarpus heterophyllus).
La panarbo aŭ ordinara artokarpo, latine: Artocarpus altilis el la familio de la Morusacoj estas arbo origine de Orient-Hindio kaj Pacifikaj insuloj, ĝi estis vaste plantita en tropikaj regionoj en aliaj partoj de la mondo.
La frukto de panarboĜi estas konata pro rolo de ties frukto (panfrukto) en la Ribelo sur la Bounty.
La panarbo en Honoluluo, Havajo Folio, frukto kaj la maskla infloresko La maturaj fruktoj La frukto tranĉita kaj frititaPanarbo estas iu ajn specio de la genro artokarpo (Artocarpus), el kiuj du specioj gravas kiel nutroplantoj (A. incisa kaj A. integrifolia), kies "falsaj fruktoj" formiĝas per unuiĝo de la karnecaj petaloj kun la akso de la infloresko. La fruktoj fariĝas ofte ĉirkaŭ 40 cm longaj, 25 cm laŭlarĝe, kun faruneca enhavo kaj la fuktoj pezas ĉirkaŭ 5 kilogramojn. La fruktojn kovras la haŭt(et)o kun elastaj dornoj (ekzistas ankaŭ la varioj de tiu specio sen la elastaj dornoj). La fruktoj estas kutime manĝataj frititaj (vidu la suban foton).
Alia specio estas la Jakvo (jakvarbo) aŭ diversfolia artokarpo (Artocarpus heterophyllus).