dcsimg

Trizona parulio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Trizona parulio (Basileuterus trifasciatus) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Ĝi troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj.

La nomo de tiu specio kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo aludas al la tri zonostrioj kiuj videblas en ties kapobildo nome tre markata malhelgriza traokula strio, longa helgriza superokula strio kaj malhelgriza centra krono. La resto de la supraj partoj estas olivverdecaj kaj la subaj partoj flavaj el la mentono. La kruroj estas karnokoloraj.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Trizona parulio: Brief Summary ( Esperanto )