dcsimg

Verga milio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La verga milio (latine Panicum virgatum) estas poaco, kreskante sur ebenaĵoj de Norda Ameriko.

Priskribo

La verga milio estas plurjara herba planto, kiu atingas kreskoalton de ĝis 2,5 m. Ĝi havas ruĝetan pajlon kun ronda kversekco kaj estas distingebla de la aliaj preriaj herboj je ties blankaj haroj ĉe la alligo de la folioj. La folioj longas 20 ĝis 40 cm kaj larĝas 0,3 ĝis 1,5 cm. La infloreskoj estas finstaraj spikoj. La verga milio formas subterajn rizomojn.

Uzo

La verga milio estas C4-planto, kio igas ĝin pli rezista al la sekeco. Sur unu kvadrata metro povas kreski ĝis 700 plantoj. Ĝi estas grava paŝteja herbo en Usono, kaj oni uzas ĝin ankaŭ por preventi la grundan erodon. La verga milio estas ankaŭ grava kandidato por produktado de celuloza etanolo.

Oni uzas ties diversajn kulturvariojn kiel ornamplantojn en Eŭropo.

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Verga milio: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La verga milio (latine Panicum virgatum) estas poaco, kreskante sur ebenaĵoj de Norda Ameriko.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO