dcsimg

Robinio ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Robinio (Robinia) estas genro de arboj, familio fabacoj, origine de Nordameriko, kiu estis unuafoje alportita en Eŭropo far Jean ROBIN (el kio ĝia nomo); Jean ROBIN, 1550-1629, estis botanikisto de la reĝo de Francujo Henriko la 4-a, kaj la plejunua ekzemplero de robinio plantita de li en Parizo en la jaro 1601 plu vivas kaj videblas en la "Planto-Ĝardeno". La adjekto pseudoacacia aludas ties similecon je la akacioj, pro kio ĝi estis unue, neprave, ordigita inter ili.

Kiel ĉiuj fabacoj, robinio kapablas danke al simbiozaj bakterioj rizobio (Rhizobium) sin nutri de nitrogeno de la atmosfero, tial ĝi povas kreski eĉ en malriĉaj grundoj. Tial ĝi estas ofte plantita sur la talusoj de fervojoj, kaj en Hungario ĝi estis multe plantita en sablaj nekutiveblaj grundoj.

Ĝiaj folioj estas nepare pinataj (kunmetitaj).

Blankaj floroj grupiĝas en infloresko, nomataj grapoloj, kiuj aperas en majo.

Taksonomio

Specioj

(* = ne akceptitaj kiel apartaj far ĉiuj botanikistoj)

  • Robinia boyntonii *
  • Robinia elliottii *
  • Robinia hartwegii * (sin. R. viscosa var. hartwegii)
  • Robinia hispida
  • Robinia kelseyi *
  • Robinia lŭurians *
  • Robinia nana *
  • Robinia neomexicana
  • Robinia pseudoacacia - ŝajnakacia robinio
  • Robinia viscosa

Hibridoj

  • Robinia × ambigua - R. pseudoacacia × R. viscosa
  • Robinia × holdtii - R. neomexicana × R. pseudoacacia
  • Robinia × longiloba - R. hispida × R. viscosa
  • Robinia × margarettiae - R. hispida × R. pseudoacacia

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Robinio: Brief Summary ( Esperanto )