dcsimg

Galio (genro) ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Galio (Galium) estas granda genro de unujaraj kaj staŭdaj herbaj plantoj de la familio Rubiacoj, kiu ekzistas en moderklimataj zonoj kaj de Norda kaj de Suda Hemisferoj. Estas ĉirkaŭ 600 specioj de Galioj,[1] kaj oni ĉirkaŭkalkulas el 629[2] al 650[3] en 2013.

Asperula estas tre rilata genro; kelkaj specioj de Galio (kiel ekzemple la asperulo, G. odoratum) foje estis metita tien.

Priskribo

Tiuj specioj estas staŭdoj, kelkaj kun vertikalaj rizomoj, ordinare kun mallarĝaj duope kontraŭsidantaj folioj kaj folisimilaj stipuloj, tiel ke ili kune aspektas kvazaŭ ronde aranĝitaj folioj kaj kun malgrandaj blankaj aŭ flavaj malofte ruĝaj floroj en densaj infloreskoj.

Kelkaj specioj

  • Alkroĉa galio (Galium aparine) havas etajn dornojn, per kiuj ĝi kroĉiĝas sur aliajn plantojn.
  • Galium verum estas tipa specio.
  • Galium boreale.
  • Galium mollugo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Galium. Flora of China. [1] Alirita la 11a de junio 2018.
  2. "WCSP". World Checklist of Selected Plant Families. [2] Alirita la 11a de junio 2018.
  3. Galium. The Jepson eFlora 2013. [3] Alirita la 11a de junio 2018.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Galio (genro): Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Galio (Galium) estas granda genro de unujaraj kaj staŭdaj herbaj plantoj de la familio Rubiacoj, kiu ekzistas en moderklimataj zonoj kaj de Norda kaj de Suda Hemisferoj. Estas ĉirkaŭ 600 specioj de Galioj, kaj oni ĉirkaŭkalkulas el 629 al 650 en 2013.

Asperula estas tre rilata genro; kelkaj specioj de Galio (kiel ekzemple la asperulo, G. odoratum) foje estis metita tien.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO