dcsimg

Argalo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La argalomontara ŝafo' (Ovis ammon) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj troviĝas en norda Ĉinio, Ŝenŝji, Interna Mongolio, Gansu, Ĉinghaj, Ŝinĝjang kaj Tibeto de Ĉinio, kaj ankaŭ en Altajo de Rusio, Nepalo kaj Kaŝmiro. Ĝi estas la plej granda el la ŝafoj. Ĝia korpo estas dika kaj fortika. Ĝi ne havas barbon ĉe la mentono. La inseksa kaj virseksa ovioj ambaŭ portas kornojn. La kornoj de la ina ovio estas mallongaj kaj kurbaj, sed tiuj de la vira tre dikaj kaj longaj, kiuj unue etendiĝas malantaŭesupren kaj ambaŭflanken, poste kurbiĝas malsupren kaj turniĝas antaŭen, formante spiralajn cirklojn. Ĉiu korno longas ĉirkaŭ 1,5 metrojn.

La ovioj vivas en duondezertaj regionoj, senarbaraj altebenaĵoj, montaroj kaj rokaj regionoj. Tiuj, kiuj loĝas en malaltaj lokoj kaj valoj, vivas en granda grupo. Somere la maljunaj virovioj forlasas la grupon kaj iras solaj al altaj montoj, dum la junaj viraj ovioj kaj la inaj kune restas en la grupo. La ovioj ĝenerale aktivadas en fiksaj regionoj, kvankam ili faras sezonan translokiĝon. Vintre ili translokiĝas al ebenaĵoj aŭ valoj, kie ne estas neĝo aŭ maldikas neĝtavolo. Ili manĝas herbojn en frumateno kaj vespera krepusko. Ili havas akrajn okulojn kaj nazon. Kiam ili sin trovas en danĝero, ili batas grundon per sia antaŭa piedo por doni alarmon. La ovioj estas lertaj en montogrimpado. Ilia oestro estas inter decembro kaj januaro de la sekvanta jaro. Tiutempe la plenkreskaj viraj ovioj faras inter si lukton por gajni la inajn. Antaŭ la lukto ili elektas pecon da ebena grundo kaj ambaŭ flankoj vizaĝo-al-vizaĝe retroiras respektive je certa distanco, poste ili forte ĵetas sin al la rivalo kaj kunfrapiĝas. Dum la forta kunfrapiĝo iuj el ili mortas de vundo. La ina ovio naskas en majo kaj junio, la gravedeco daŭras 5 monatojn.

La argaloj havas pli ol 10 subspeciojn, inter kiuj tri vivas en Ĉinio. Ili estas mongola ovio (O. a. darvini), Marko-polo-ovio (O. a. polii) kaj tibeta ovio (O. a. hodgsoni).

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Argalo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La argalo aŭ montara ŝafo' (Ovis ammon) el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj troviĝas en norda Ĉinio, Ŝenŝji, Interna Mongolio, Gansu, Ĉinghaj, Ŝinĝjang kaj Tibeto de Ĉinio, kaj ankaŭ en Altajo de Rusio, Nepalo kaj Kaŝmiro. Ĝi estas la plej granda el la ŝafoj. Ĝia korpo estas dika kaj fortika. Ĝi ne havas barbon ĉe la mentono. La inseksa kaj virseksa ovioj ambaŭ portas kornojn. La kornoj de la ina ovio estas mallongaj kaj kurbaj, sed tiuj de la vira tre dikaj kaj longaj, kiuj unue etendiĝas malantaŭesupren kaj ambaŭflanken, poste kurbiĝas malsupren kaj turniĝas antaŭen, formante spiralajn cirklojn. Ĉiu korno longas ĉirkaŭ 1,5 metrojn.