La buksacoj (Buxaceae) estas malgranda familio de 4 genroj kaj 90-120 specioj. Ili estas daŭrafoliaj arboj aŭ arbedoj kun peza, malmola ligno. precipe ĉe la ordinara bukso (B. sempervirens). Ili estas multe kulturataj ĝardene kiel heĝetoj. Ili havas ebenrandan folion kun mallonga petiolo, unuseksan floron. La ligno, flavkolora, tre malmola estas utiligita por tornaĵoj, sciencaj instrumentoj.