dcsimg

Vestlanda petrelo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Vestlanda petrelo (Procellaria westlandica), konata ankaŭ kiel Vestlanda nigra petrelotāiko, estas rara marbirdo kiu nestumas en la arbaroj de Novzelando. Ĝi estas unu el la plej grandaj petreloj kiuj nestumas en nestotruoj, kaj estas minacata de specioj enmetita en Novzelandon.

La Vestlanda petrelo estas tute malhela birdospecio kun flaveca beko kaj malhelaj kruroj. Ĝi estas granda membro de la familio de petreloj kaj pufinoj nome Procelariedoj. Ĝi havas tre limigitan reproduktan teritorion, nune limigita al malgranda areo de la okcidenta marbordo de la Suda Insulo de Novzelando en areo protektita en la Nacia Parko Paparoa en dense arbaraj montetoj. Ĉemare ĝi havas teritoriojn el Tasmanio al Ĉilio kie ili manĝas fiŝojn kaj kalmarojn, same kiel rubon el fiŝkaptadaj ŝipoj aŭ fiŝkaptejoj.

La Vestlanda petrelo estas minacata de enmetitaj predantoj, ĉefe sovaĝiĝintaj katoj. Ĝi estas kaptita ankaŭ kiel kromaĵo ĉe fiŝkaptejoj. La politiko decidita de la Novzelanda Registaro kaj de ties Novzelanda Departamento de Konservado por kontroli katojn, same kiel la aliajn predantojn kaj aliajn minacojn al la kolonio, helpis multe por protekti la specion, kiu estas nune stabila kaj fakte pliiĝanta siajn nombrojn. Se la specio ekus malpliiĝon, tamen, ties malgranda populacio (2000 reproduktaj plenkreskuloj) signifas, ke ties klasigo estus necese ŝanĝota la Draste Endanĝerita.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Vestlanda petrelo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Vestlanda petrelo (Procellaria westlandica), konata ankaŭ kiel Vestlanda nigra petrelo aŭ tāiko, estas rara marbirdo kiu nestumas en la arbaroj de Novzelando. Ĝi estas unu el la plej grandaj petreloj kiuj nestumas en nestotruoj, kaj estas minacata de specioj enmetita en Novzelandon.