La Blankagorĝulo (Irania gutturalis) estas malgranda paserina birdo kiu estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed nuntempe estas pli ĝenerale konsiderata membro de la familio de Muŝkaptuledoj. Tiu kaj aliaj similaj specioj formas la grupon de Saksikolenoj. Tiu estas la ununura specio de la genro Irania.
Tiu specio estas iomete pli granda ol la Eŭropa ruĝgorĝulo. La reprodukta virseksulo havas plumbogrizajn suprajn partojn, nigran vizaĝon kun blankaj gorĝo kaj superokula strio kaj oranĝecajn subajn partojn kiuj heliĝas kaj blankiĝas en suba ventro. La vosto estas nigra (ofte skuata), kaj same la forta beko. La plej karaktera eco estas la blanka gorĝostrio kiu estas mallarĝa en la mentono kaj larĝiĝas suben al la suba gorĝo; ĝi estas tre kontrasta kaj rimarkinda inter la nigraj vizaĝoj kaj resto de la gorĝo. Tiu karaktero nomigas la specion kaj ankaŭ la latina scienca nomo Irania gutturalis en la specifa dua duono aludas al la tiom markata gorĝo dum la unua duono por la genro aludas al la mondoregiono kie indiĝenas la genro kaj specio.
La kanto de la virseksulo estas rapida trilado el arbusto aŭ dumfluge. La alvoko de tiu specio estas ĉis-it kiel de Blanka motacilo.
Inoj estas pli senkoloraj, ĉefe grizbrunaj supre, pli malhele en flugiloj kaj preskaŭ nigraj en vosto, nuancoj de oranĝo en flankoj kaj kelkaj helaj gorĝostrioj.
Ĝi estas migranta insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en sudokcidenta Azio el Turkio al Afganio kaj vintras en orienta Afriko. Tiu specio estas tre rara vaganto en Eŭropo ĉefe en nordo.
Ili reproduktiĝas en sekaj rokaj deklivoj kun kelkaj arbustoj, ofte je ia altitudo. La Blankagorĝulo nestumas en arbusto, kie la ino demetas 4-5 ovojn.