La Nigrakapa silvio aŭ Velurkapa silvio, Sylvia melanocephala, estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylvia aŭ silvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Ĝi estas indiĝena el la regionoj de la Mediteraneo.
Kiel plej parto de silvioj, ankaŭ tiu havas distingajn masklan kaj inan plumarojn, do temas pri kazo de seksa duformismo. Maskla plenkreskulo havas grizan dorson, blankecajn subajn partojn, tre brilnigra kapo tre kontrasta kun la blanka gorĝo kaj ruĝaj okuloj; la nigra kapo nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj kaj en la latina scienca nomo kie melanocephala estas du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “nigra” kaj “kapo”. Plumaroj estas iom variaj eĉ en la sama loko. La ino estas ĉefe bruna supre kaj sablokolora sube, kun griza kapo.
La kanto de la Nigrakapa silvio estas rapida kaj sonorileca, kaj estas tre karaktera de la areo de la Mediteraneo kie tiu birdo reproduktiĝas.
Ĝi reproduktiĝas en plej sudaj areoj de Eŭropo kaj ĝis Azio en Turkio kaj orienta fino de la Mediteraneo. Tiu malgranda paserina birdo, malkiel plej parto de silvioj, kaj eble pro sia tiom suda distribuado, ne estas migranta, sed kelkaj birdoj vintrumas en norda Afriko, kaj ĝi venis iam kiel vaganto tre for de la reprodukta teritorio, tiom for kiom ĝis Britio.
Tiu estas birdo de malferma kamparo kaj terkultivejoj, kun arbustoj por nestumado. La nesto estas konstruita en malalta arbusto aŭ rubuso. La ino demetas 3-6 ovojn. Kiel plej parto de silvioj, ankaŭ tiu estas insektovora, sed ĝi manĝas ankaŭ berojn kaj aliajn mildajn fruktojn.
Kune kun la Tamariksilvio ĝi formas superspecion. Ambaŭ havas blankajn subvangajn areojn kaj helajn gorĝojn, kaj krome nigrajn kapon ĉe masklaj plenkreskuloj, krom nudajn okulringojn. La Barbstria silvio, kiu ŝajnas la plej proksima parenco de la superspecio, havas nigrajn gorĝon kaj bruston kaj malhelgrizajn supran kapon ĉe maskloj, sed aliflanke kunhavas tiujn karakterojn. Tiuj tri specioj estas rilataj al la malhelgorĝa superspecio konsistata el la Nigragorĝa silvio kaj la Cipra silvio, kiu kunhavas ankaŭ la blankajn subvangajn areojn kun nigreco supre.[1]
Tiu birdo povas esti konsiderata superspecio, dividata en la okcidenta Sylvia melanocephala kaj la Sylvia momus el pli aridaj regionoj de Mezoriento kaj apuda Afriko.
La geografia variado en la Nigrakapa silvio konformiĝas iamaniere kun la Regulo de Gloger, kvankam ne tiom forte kiom ĉe aliaj tipaj silvioj. La valideco de leucogastra kaj norissae ne estas akceptata de kelkaj fakuloj, kaj valverdei estis priskribita nur ĵuse. Aliflanke, leucogastra povus esti pli ol unu subspecio.[2]
La Nigrakapa silvio aŭ Velurkapa silvio, Sylvia melanocephala, estas komuna kaj disvastigata specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylvia aŭ silvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj. Ĝi estas indiĝena el la regionoj de la Mediteraneo.