La Akcipitra kukolo Cuculus varius estas mezgranda membro de la genro de birdoj kukoloj loĝanta en Sudazio. Ĝi estas nomata "akcipitra" pro simileco kun la ŝikra akcipitro. Ĝi estas nestoparazito, kiu demetas siajn ovojn en la nestoj de birdoj de aliaj specioj.
El Panĝabo, Pakistano orienten tra plej parto de la barata duoninsulo ĝis ĉirkaŭ alto de 800m sude de Himalajo; krome ĉe Bangladeŝo kaj Srilanko. Tiu orientalisa specio estas loĝanta kaj nur surloke migranta.
Dum someraj monatoj, la voĉo estas facile rekonebla pro la ripetitaj alvokoj: laŭta, krieca dii dii dit, ripetita per monotona insistado 5 aŭ 6 fojojn, altesonigante kaj finante abrupte[1]. Homj interpretis tiun voĉon diversmaniere laŭ la lingvoj ekzemple: brain-fever (cerbofebro) (Angla) aŭ pii kahan (Hindia, "kie estas mia amato") aŭ ĉoĥ gelo (Bengala, "miaj okuloj foriris") kaj paos ala (Marata, "venas pluvoj"). Oni aŭdas tiun kanton la tutan tagon kaj ofte dum plenlunaj noktoj.
La Akcipitra kukolo manĝas harecajn raŭpojn kaj aliajn insektojn, berojn kaj sovaĝajn figojn, ktp.
Kiel aliaj kukoloj, tiu ĉi specio estas nestoparazita, preferante Timaliedojn[2]. La reprodukta sezono estas el marto ĝis junio, koincidante kun tiu de la Timaliedoj de Turdedoj. La ino demetas po ununuran ovon en ĉiu nesto bluan, kiel tiuj de la gastigonto. La idon zorgos la gastigantaj gepatroj.
Plenkreskulo ĉe Narendrapuro ĉe Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Nematurulo ĉe Bracebridge en Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Plenkreskulo ĉe Narendrapuro ĉe Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Plenkreskulo ĉe Narendrapuro ĉe Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Nematurulo ĉe Narendrapuro ĉe Kolkato, Okcidenta Bengalo, Barato.