dcsimg

Platfrunta lagenorinĥo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Platfrunta lagenorinĥo (Lagenorhynchus obliquidens) estas tre aktiva delfeno kiu troviĝas en malvarmaj al moderaj akvoj de la Norda Pacifika Oceano.

Taksonomio

La Platfrunta lagenorinĥo estis nomita fare de la mamulogiisto de la Smithsonian Institution nome Theodore Nicholas Gill en 1865. Ĝi estas morfologie simila al la obskura delfeno, kiu troviĝas en la Suda Pacifiko. Genetika analizo fare de Frank Cipriano sugestis, ke ambaŭ specioj diverĝis antaŭ ĉirkaŭ du milionoj da jaroj.

Kvankam ambaŭ specioj estas tradicie metitaj en la genro Lagenorhynchus, molekulaj analizoj indikis, ke ili estas pli proksimaj al la delfenoj de la genro Cephalorhynchus. La nova genro Sagmatias estis proponitaj por tiuj specioj.[1]

Priskribo

 src=
Platfruntaj lagenorinĥoj.

La Platfrunta lagenorinĥo havas tri kolorojn. La mentono, gorĝo kaj ventro estas kremoblankaj. La beko, naĝiloj, dorso, kaj dorsa naĝilo estas malhelgrizaj. Estas helgrizaj makuloj en la flankoj kaj helgriza strio el sub la okulo al sub la dorsa naĝilo, kie ĝi dikiĝas laŭlonge de la vosto. Malhelgriza ringo ĉirkaŭas la okulojn.

La specio estas de averaĝ-grandaj oceanaj delfenoj. Inoj pezas ĝis 150 kg kaj maskloj ĝis 200 kg kaj maskloj atingas 2.5 m dum inoj ĝis 2.3 m de longo. La Platfruntaj lagenorinĥoj tendencas esti pli grandaj ol la obskuraj delfenoj. La inoj atingas maturecon je aĝo de sep jaroj. El 1990 al 1991, studo kondukita de Richard C. Ferrero kaj William A. Walker pruvis, ke la plej vasta majoritato de la Platfruntaj lagenorinĥoj kiuj iĝas viktimoj de la drivaj retoj estis inter la aĝoj de 8.3 al 11 jam sekse maturaj.[2] La graveda periodo kutime daŭras unu jaron. Oni supozas, ke individuoj vivas ĝis 40 jarojn aŭ plie.

Notoj

  1. Shirihai, H. & Jarrett, B. (2006). Whales, Dolphins and Other Marine Mammals of the World. Princeton Field Guides. pp. 202–205. ISBN 9780691127569.
  2. Ferrero, R.C.; Walker, W.A. (1996). "Age, growth, and reproductive patterns of the Pacific white-sided dolphin (Lagenorhynchus obliquidens) taken in high seas drift nets in the central North Pacific Ocean". Canadian Journal of Zoology. 74 (9): 1673–1687. doi:10.1139/z96-185.

Bibliografio

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Platfrunta lagenorinĥo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Platfrunta lagenorinĥo (Lagenorhynchus obliquidens) estas tre aktiva delfeno kiu troviĝas en malvarmaj al moderaj akvoj de la Norda Pacifika Oceano.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO