dcsimg

Vera bonito ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La vera bonito (Katsuwonus pelamis) estas aktinopteriga fiŝo el la familio de la skombredoj (Scombridae) kaj tial apartenas al la ordo de la perkoformaj (Perciformes). La fiŝo ankaŭ nomiĝas striita tinuso. La vera bonito povas atingi longon ĝis 108 centimetroj. La plej alta registrita aĝo estas 12 jara.

 src=
Bonitaro
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO