dcsimg

Melono (frukto) ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Melono.

Melono estas tropika planto, specio de kukumo (Cucumis melo) kun grandaj globformaj aŭ ovoformaj fruktoj kun sukplena dolĉa karno plejofte flava aŭ verdeta. Ankaŭ la frukto mem nomiĝas melono. Atentu ne konfusi kun la dolĉajn melonojn kaj akvomelonojn.

 src=
Kantalupo (Cucumis melo)
Kantalupo (Cucumis melo)
 src=
Melono
Présentation Melon.jpg
 src=
Dolĉa melono

Etimologio

La nomo devenas de la greka kaj signifas "granda pomo".

Melonospecioj

  • Dolĉaj melonoj (Cucumis melo), ĉirkaŭ 500 specoj
    • Kantalupo Melono kun verukeca ŝelo (Cucumis melo var. cantalupensis) (vidu la foton)
      • Melono blankeca kun malhelaj strioj ("Charentais"), ĉefe el Francio
      • Melono globforma flava ("Ogen")
    • Melonoj kun reteca ŝelo (Cucumis melo var. reticulatus)
      • Melono verdeca ("Gali")
    • Mielaj melonoj kun glata ŝelo (Cucumis melo ssp. melo var. inodorus)
      • Melono ovoforma, flava ("Kanario")
      • Melono globforma, flava ("Casaba")
      • Melono "Honey Dew"

Notinde unu ĉina kulturvario havas esperantan nomon verda stelo[1]. Tiun kulturvarion kreis Huang Yinbao en la 1990-aj jaroj.

Matureco

Matura melono sonoras obtuze kaj kave kiam oni frapas ĝin, malmaturaj melonoj apenaŭ sonoras iel. Kvankam melonoj ankoraŭ maturiĝas post la rikolto, plejbongustaj estas tiuj kiuj finmaturiĝis sur la kampoj. La dolĉa odoro de la frukto estas alia indiko de matureco. Maturaj melonoj estas pli pezaj ol malmaturaj.

La flanko de la melono kiu kuŝis surtere iĝas iel helverdeca, sed la koloro de la ŝelo neniam estas indiko pri la matureco. Bruneca aŭ malseketa tigo estas indikas supermaturecan frukton.

Prefere oni ne manĝu malmaturajn fruktojn, ĉar ili estas laksigaj.

Referencoj

  1. http://web.archive.org/web/20010517131640/http://www.china.org.cn/EL/EL/ElPopolaĈinio/bd99-01-6.html

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Melono (frukto): Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Melono estas tropika planto, specio de kukumo (Cucumis melo) kun grandaj globformaj aŭ ovoformaj fruktoj kun sukplena dolĉa karno plejofte flava aŭ verdeta. Ankaŭ la frukto mem nomiĝas melono. Atentu ne konfusi kun la dolĉajn melonojn kaj akvomelonojn.

 src= Kantalupo (Cucumis melo) Kantalupo (Cucumis melo)  src= Melono Présentation Melon.jpg  src= Dolĉa melono
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO