dcsimg

Celtis australis ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Urtikarbo, aŭ suda celtido, estas falfolia arbo indiĝena al suda Eŭropo, Nord-Afriko kaj Anatolio.[2]

Priskribo

La arbo povas kreski ĝis 25 m. La arboŝelo estas glata kaj griza, preskaŭ elefanta.[3]

La sinsekvaj folioj estas mallarĝaj kaj akre dentataj, simile al urtiko, 5–15 cm longe kaj malhele grizverda dum la jaro, senkoloriĝanta al flaveta antaŭ ol fali en aŭtuno.

La frukto estas malgranda, malhela purpura drupo, 1 cm larĝe, pendanta en mallongaj grapoloj kaj estas tre ŝatata de birdoj kaj aliaj bestoj.

Bildaro

Rimarkindaj arboj

Granda individuo plantita en 1550 staras antaŭ la preĝejo en la surmonteta vilaĝo de Vulpo-Amphoux en la Provenca regiono de suda Francio. La arbo estis 18 m en alto kun trunka diametro de 5 m en 2013.[4]

Kultivo

La arbo preferas bondrenitan (sablecan) aŭ loman grundon, inkluzive sennutran; ĝi povas toleri senpluvecon sed ne ombron. Mediteranea klimato estas precipe taŭga por la arbo sed ĝi povas toleri pli malvarman klimatan (USDA Zono 7B).

Oftaj nomoj

En aliaj landoj, Celtis australis estas konata laŭ la sekvantaj oftaj nomoj:

  • Araba: السدرة (Sidra)
  • Angla: the honeyberry tree, European hackberry, hackberry, nettle tree, mediterranean hackberry;
  • Franca: micocoulier;
  • Germana: Zürgelbaum;
  • Hindia: ku, batkar, khark, khirk, roku;
  • Itala: perlaro, bagolaro;
  • Nepala: khari;
  • Portugala: lódão-bastardo, lodoeiro, ginginha-do-rei, agreira;
  • Hispana: almez, lodón, ladón, ojaranzo, hojaranzo;
  • Turka: adi çitlembik;
  • Pola: wiązowiec południowy
  • Bulgara: копривка;
  • Kaŝmira: Brimji
  • Serb-kroata: koprivić, obični koprivić, ladonja, farikul, fafarikula, pelegrinka, kostela, kostjela, koštela, košćela, koščela crna;
  • Slovena: koprivovec;

Komercaj nomoj estas: nettlewood, brimji.[5]

Uzoj

Ĝi estas ofte plantita kiel ornama pro longa vivo kaj rezisto al aera poluado. La frukto de ĉi tiu arbo estas dolĉa kaj manĝebla kaj povas esti manĝita ĉu kruda aŭ kuirita.

Referencoj

  1. Bildo de 1885 de la Profesoro Dro. Otto Wilhelm Thomé, Flaŭro de Germanio, Aŭstrio kaj Svisio, 1885, Gera, Germanio
  2. Bailey, L.H.; Bailey, E.Z.; the staff of the Liberty Hyde Bailey Hortorium. 1976. Hortus third: A concise dictionary of plants cultivated in the United States and Canada. Macmillan, New York.
  3. More, D. & White, J. (2003).Trees of Britain & Northern Europe, p. 417. Cassells, London. (ISBN 0-304-36192-5).
  4. [1]
  5. Celtis australis (Ulmaceae): Nettle Wood, Brimji.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Celtis australis: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Urtikarbo, aŭ suda celtido, estas falfolia arbo indiĝena al suda Eŭropo, Nord-Afriko kaj Anatolio.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO