Arbustopizo, kKajano aŭ kajan-pizo (Cajanus cajan) estas plantspecio en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) de la familio de Fabacoj (Fabaceae). Tiu utilplanto estas kultivata en vastaj partoj de la tropikoj kaj subtropikoj.
Kajano estas vertikale kreskanta arbusto aŭ duonarbusto, kiu atingas kreskoalton de 1,5 ĝis 3 m, kelkfoje ĝis 4 m. La ritidomo de la branĉoj estas okulfrape ripa kajkovrata kun oraj, veluraj triĥomoj.
La folioj estas triope pinataj. La folietoj ests 2,5 ĝis 10 cm longaj, 1,4 bis 3ĝis 5 cm larĝaj, eliptaj ĝis lancetaj, je la fino pinte kojnformaj, la supra surfaco havas verdan koloron.la malsupra surfacp estas pli pala kaj arĝente grize verdaj. La hararo de la supra surfaco konsistas el fajnaj, mallongaj veluraj haroj, la malsupra surfaco havas pli longajn blankecajn harojn. La folitigo longas 1 ĝis 5,5 cm.
La terminale staranta panikla floraro konsistas el multege de grapolaj floraroj. La forartigoj longas inter 2 ĝis 7 cm. La frue defalantaj stipuloj estas ovformaj kaj longas 8 mm kaj larĝas 5 mm. La unuopaj pedunkloj longas 1 bis 1,7 cm . AĈiuj partoj de la floraro estas flavbrune haraj.
La duseksa floro estas unusimetria kaj kvinnombra kun duobla involukro. La kaliko konsistas el 5 mm longa kalika tubo kun 4 ĝis 7 mm longaj kalikaj dentoj. La kaliko havas flavbrunaj kaj glandaj haroj. La korolo havas tipan formon de papiliformaj floroj. La baza koloro de la petaloj estas flava kun ruĝbrunaj ĝis malhelruĝaj strioj, la ekstera flanko havas similkoloran nuancon. La korolo estas kun diametro de 1,2 ĝis 1,7 cm preskaŭ ronda. La flugiloj estas flavaj kaj la naveto flave verda.
La guŝoj estas fojnkoloraj kun violeta- nigra nuanco, haraj kaj glrandaj. La semoj estas flave brunaj, kremkoloraj, brunaj aŭ ruĝecaj kun kaŝtanbruna hilumo. Ĝi longas 6 ĝis 6,5 mm kaj larĝas 4,5 ĝis 5,5 mm.
La planto havas tre diversajn nomojn. Ekzemple:
Kajano estas kultivata en multaj partoj de la tropikoj kaj subtropikoj kaj estas troveblaj en altecoj inter al maro kaj 1450 m super marnivelo.
Arbustopizo, kKajano aŭ kajan-pizo (Cajanus cajan) estas plantspecio en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) de la familio de Fabacoj (Fabaceae). Tiu utilplanto estas kultivata en vastaj partoj de la tropikoj kaj subtropikoj.