Alismacoj (latine Alismataceae) estas familio de akvoplantoj.
La alismacoj estas plurjaraj herbecaj akvoplantoj kun bazaj folioj kaj regulformaj trinombraj floroj. La floroformulo estas Ka3Ko3A6 aŭ ∞G6 aŭ ∞ ovario supre staranta. Alismacoj estas insekte polenataj.
La familio havas 11 genrojn kun ĉ. 90 specioj, el kiuj la pli konataj genroj estas:
Alismacoj (latine Alismataceae) estas familio de akvoplantoj.