dcsimg

Nigra pigo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Nigra pigoPlatismuro (Platysmurus leucopterus) estas birdo de la aziaj arbopigoj, mezgranda membro de la familio de Korvedoj kiu inkludas la korvojn kaj la garolojn. Ĝi estas monotipa, tio estas ununura specio en la genro Platysmurus.

Temas pri tre nigra korvedo, sed kun tre rimarkinda blanka marko en flugiloj, kio videblas eĉ ripoze kiel mezflanka strio kaj kio nomigas la specion en la scienca nomo P. leucopterus, kie el greka radikoj “leŭko” signifas “blanka” kaj “ptero” signifas “flugilo”. Krome la specio montras nigran kresteton en frunto, brilnigran bekon, tre ruĝajn irisojn, verdecan nuancon en kolo kaj ŝultrojn kaj verdecajn nuancojn en flugilplumoj kaj longa vosto.

Tiu orientalisa birdo troviĝas en Brunejo, Indonezio, Malajzio, Birmo, Singapuro kaj Tajlando. Ĝia natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj mangrovoj. La specio estas minacata pro habitatoperdo.

Fonto

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Nigra pigo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Nigra pigo aŭ Platismuro (Platysmurus leucopterus) estas birdo de la aziaj arbopigoj, mezgranda membro de la familio de Korvedoj kiu inkludas la korvojn kaj la garolojn. Ĝi estas monotipa, tio estas ununura specio en la genro Platysmurus.