La abela ofriso[1] aŭ abela ofrio[2] (latine Ophrys apifera) estas plantospecio, apartenante al la ordo asparagaloj (Asparagales), familio orkidacoj (Orchidaceae), genro ofriso aŭ ofrio (Ophrys). Ĝi estas forte protektita plantospecio en Hungario.
Ĝi ŝatas la kalkan grundon, la marĉajn herbejojn.
Ĝi altas 20–50 cm, la foliaj pedunkloj longas 6–10 c, larĝas 2-3,5 cm. La folioj mem longetaj aŭ ovo-lancoformaj.
Ĝia grapolo estas longeta, loza, kun 3–10 floroj. La eksteraj tepaloj rozkoloraj aŭ blankaj. La du internaj tepaloj estas haraj, alenoformaj, verdete rozkoloraj, grandas nur 2–4 mm.
Ĝi polenas sin, floras en majo-junio en Mez-Eŭropo.
La abela ofriso aŭ abela ofrio (latine Ophrys apifera) estas plantospecio, apartenante al la ordo asparagaloj (Asparagales), familio orkidacoj (Orchidaceae), genro ofriso aŭ ofrio (Ophrys). Ĝi estas forte protektita plantospecio en Hungario.