dcsimg

Griza baleno ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La griza baleno (Eschrichtius robustus) el la ordo de cetacoj kaj familio de grizbalenedoj havas du specojn, kiuj troviĝas en la orienta kaj okcidenta Pacifiko. Ĉe la okcidenta Pacifiko ili vivas en la akvoj de Oĥocka Maro ĝis la sudo de la Korea Duoninsulo, ĉe la orienta Pacifiko iliaj spuroj troviĝas en la maroj inter la Beringa Maro, Kalifornio kaj la okcidenta Meksiko. Forme ili similas kaj al la nigraj balenoj kaj al la balenopteroj. La supra makzelo ne estas tiel mallarĝa kaj longa kiel tiu de la nigra baleno, nek tiel plata kaj larĝa kiel tiu de la balenoptero. Sen dorsa naĝilo ili havas 7-15 ĝibajn elstaraĵojn ĉe la vosta dorso. Kun brusta naĝilo ĉ. 2 metrojn longa la matura griza baleno pezas 24-37 tunojn. La tuta korpo, 10-15 metrojn longa, estas nigra aŭ malhelgriza kun blankaj makuloj.

En la Norda Ameriko la grizaj balenoj plejparte migras suden preter San Diego inter la fino de decembro kaj la komenco de februaro, kaj plie, 95% el ili migras je 3–5 km. for de la marbordo. En marto ili komencas reveni norden. Nur malmultaj el ili la tutan someron restas ĉe la marbordoj de Oregon kaj Kalifornio. En Azio ili migras de Oĥocka-maro al la Japana Maro kaj daŭre laŭ la orienta marbordo de Koreio al la Suda Cina Maro, parto de ili migras tra Cuŝima-Markolo al la Flava Maro. Ili migras norden aprile kaj maje. Ili manĝas ĉefe grandajn planktonojn, precipe salikokojn, moluskojn kaj fiŝetojn. Dum migrado ili ĝenerale moviĝas unuope aŭ 2-3-ope, ĉiuhore 4-5 marmejlojn, maksimume 78 marmejlojn. Ili povas helpi unu alian. Kiam iu el ili vundiĝas, malsaniĝas aŭ akuŝas; la aliaj do levas ĝin al akva surfaco por ke ĝi facile spiru. La grizaj balenoj estas la unusola speco el sia familio, kiu produktas idojn ĉe malprofunda maro. Ili naskas januare kaj februare post 11-12-monata gravedeco. La novnaskito longas 4-5 metrojn kaj pezas 1,5 tunojn.

Greywhale845.jpg
Grauwal.jpg
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO