dcsimg

Askofungoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La askofungojsakfungoj apartenas al la veraj fungoj (Mycomycota) kun septitaj hifoj, kaj kun sporproduktado en askoj aŭ sakoj. (askofungo)

La micelio de la askofungoj (krom gistofungoj) estas multĉela, la muro de la hifoj konsistas el kitino. Meze de la interkonektaj (najbaraj) muroj estas poro. La vegetativa korpo kaj la fruktokorpo konsistas el haploidaj micelioj. Sur la micelioj estiĝas globformaj virinaj seksorganoj (askogonio) kaj la longformaj viraj seksorganoj (anteridio). La seksorganoj povas estiĝi sur la sama micelio (homotalaj specioj) aŭ sur diversaj taloj (heterotalaj specioj). Pinte de la askogonio ofte troviĝas longforma seksfadeno (triĥogino), tra kiu iras la virseksaj gametoj al la askogonio). La fekundiĝo okazas dutakte, aree kaj tempe. Unuafoje la gametoj de la anteridio tramarŝas la triĥoginon al la askogonio, kie unu virseksa kaj unu inseksa gametoj formas parkernon (dikariono, plasmogamio). Tiam la ĉelkernoj ne kunfandiĝas nur la plasmo. Poste la askogonio kreskigas hifojn (askogoniaj hifoj), en tiujn eniras la samtempe dividiĝantaj ĉelkernoj. La par-kerno – post multfoja dividiĝo – kunfandiĝas en la pinta ĉelo de la askogeniaj hifoj. (kariogamio). Tiu pinta ĉelo iĝos asko, en kies interno - post redukcia dividiĝo de la asko – estiĝas 8 haploidaj askosporoj.

Sistematiko

Ascomycota

Taphrinomycotina

Saccharomyceta

Saccharomycotina

Pezizomycotina

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Askofungoj: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La askofungoj aŭ sakfungoj apartenas al la veraj fungoj (Mycomycota) kun septitaj hifoj, kaj kun sporproduktado en askoj aŭ sakoj. (askofungo)