dcsimg

Trapunkta hiperiko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Trapunkta hiperikosankt-johana herbo (Hypericum perforatum) estas kuracplanto, kiun laŭtradicie oni elŝiru dum la nokto de sankta-Johano festo, je la somera solstico.

Sur la rando de la vojetoj, en senkulturejoj, hiperiko trapunktata leviĝas ĝis 60 centimetroj de alteco. Plurjara planto kun rigida kaj branĉplena tigo, ĝi eligas varman kaj kvietigan odoron.

Ĝiaj maldikaj kaj longaj ovalaj folioj enhavas diafanajn punktojn, nomitaj "gasaj poŝoj", kiuj estas klare viditaj kiam oni metas la folion al la lumo.Ĝiaj orflavaj floroj montras kvin petalojn kaj multnombrajn stamenojn. Ili havas sekreciajn glandojn kiuj ruĝe koloras la fingrojn kiam oni ĉifas ilin. Ili floras supre de branĉetoj, de la malfrua printempo al frua somero. La frukto estas kapsulo kiu enhavas etajn semojn.

Kultivado

Hiperiko trapunkta estas planto kiu eltenas la varmegon kaj malvarmon ĝis -15 gradoj. Ĝi prosperas en leĝeraj grundoj, malriĉaj kaj en plena suno. Ni devas semi ĝin printempe, ĉar la semoj bezonas bonan lumon por ĝermi. Tiu planto resemiĝas aŭtune. Ĝiaj aeraj partoj malaperas vintre sed printempe ili rekreskas el la radiko. Tradicie, oni rikoltas hiperikon la 24-an de junio je tagmezo. Fakte, oni povas rikolti ĝin ekde ĝia florado. Tranĉante la planton je 20 cm de la pinto, oni sekigas ĝin por fari infuzaĵojn aŭ tinkturojn. Ĝi devas konservi ĝian koloron kaj aromon.

Uzado en popolmedicino

En popola medicino oni opinias, ke:

  • sedativa, antidepresia, hiperiko trapunkta estas uzata en la ordinara depresio kaj vintra depresio pro sia agado sur melanino;
  • ĝi ankaŭ kvietigas astmon, bronkiton kaj inflamon de la trakeo tra ĝiaj trankviligantaj proprecoj;
  • kontraŭvirusa, ĝi influas herpeton, hepatiton B, gripon ...

La ago de la hiperiko trapunkta estas sentata post 15 tagoj de kuracado. La traktado daŭras dum tri monatoj kaj ne devus esti haltigita subite.

Uzaj singardoj

Hiperiko trapunkta estas fotosentiviga, do ni devus eviti elmetadon al la suno dum oni uzas tiun planton. En interna uzo, hiperiko trapunkta havas interagojn kun multaj medikamentoj (perbuŝaj kontraŭkoncipiloj, kontraŭdeprimiloj, kontraŭkoaguliloj ...). En kazo de kuracado, serĉu konsilon de via kuracisto aŭ apotekisto.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Trapunkta hiperiko: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Trapunkta hiperiko aŭ sankt-johana herbo (Hypericum perforatum) estas kuracplanto, kiun laŭtradicie oni elŝiru dum la nokto de sankta-Johano festo, je la somera solstico.