dcsimg
Image of Edible periwinkle
Creatures » » Animal » » Molluscs » Snails » » Periwinkles »

Edible Periwinkle

Littorina littorea (Linnaeus 1758)

Litorino ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La litorino (Littorina littorea) estas en la maro vivanta brankoheliko kun operkulo.

Ĝi havas tre fortan rondigitan konusforman konkon kun pinta supro. La alto de la konko egalas aŭ estas pli granda ol la larĝo.

La alto de la konko estas ĝis 40 mm, tamen plejofte pli malgranda (proksimume ĝis 24 mm). La larĝo de la konko estas ĝis 35 mm, tamen plejofte pli malgranda (proksimume ĝis 22 mm).

Ĝi estas manĝebla kaj en multaj landoj oni konsideras ĝin kiel bongustaĵo, la heliko estas boligita, eventuale kun spicherboj, kaj per kurbigita pinglodentopikilo prenita el la konko. La gusto iomete similas al kokaĵo.

 src=
Suba parto
 src=
Litorino

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO