dcsimg
Image of Anandrodasys agadasys (Hochberg 2003)
Creatures » » Animal »

Gastrotrichs

Gastrotricha

Gastrotricha ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
 src=
Lepidodermella squamata (Chaetonotida).

La gastrotriĥuloj (nome filumo Gastrotricha) estas grupo de mikroskopaj (0.06-3.0 mm), vermecaj, kun falsa coelom animaloj, kaj estas tre amplekse distribuita kaj abunda en nesalakvaj kaj maraj medioj. Ili estas ĉefe bentaj kaj vivas en la perifito, nome la tavolo de fajnaj organismoj kaj detrito kiuj troviĝas en la marfundo kaj la fundoj de aliaj akvejoj. La majoritato vivas en kaj inter partikloj de sedimento aŭ en aliaj submerĝitaj surfacoj, sed kelkaj specioj estas surteraj kaj vivas sur tero en la filmo de akvo kiu ĉirkaŭas grunderojn. Gastrotriĥuloj estas dividataj en du ordoj, nome Macrodasyida kiuj estas maraj (escepte ĉe du specioj), kaj Chaetonotida, kelkaj el kiuj estas maraj kaj kelkaj nesalakvaj. Oni priskribis preskaŭ ok cent specioj de gastrotriĥuloj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO