dcsimg

Sukerkano ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Sukerkano, science nomata "Sakaro oficina" (Saccharum officinarum) estas planto el la familio de poacoj.

Laŭ aspekto ĝi similetas al bambuo kaj al junko, la tigoj povas atingi la diametron ĝis 5 cm kaj alton ĝis 4 m.

Ĝis malkovro de la sukerenhavo de sukerbeto, ĝi estis preskaŭ la sola fonto por la sukero. La origina loko de la planto estis Barato, sed oni mencias ankaŭ Novgvineon kaj Ĉinion. La certa origino estas neklara.

Oni kultivas la sukerkanon dismonde kaj ĝi donas 55% de la sukerproduktado. Ĉefaj kultivlandoj estas Barato, Aŭstralio, Tajlando, Sudafriko, karibaj insuloj kiel Kubo, Jamajko kaj Dominika Respubliko kaj kompreneble Brazilo.

La enteno de sukerkano je sukero (ĉefe sakarozo) estas ĝis 18% kaj vakso, kiu parte uzeblas en la industrio.

Ĉe la industria sukerproduktado la fibrecaj apartoj de sukerkano uzatas kiel bruliĝaĵoj por la produktado.

En Brazilo, oni uzas la sukerkanon por produkti alkoholaĵojn. Dum la naftokrizoj oni uzas tiujn alkoholaĵojn por peli la aŭtojn. Ne estas en Brazilo aŭtomobiloj pelitaj per pura benzino. Normale, aŭtomobiloj en Brazilo, uzas miksaĵo da 20-25% da alkoholo kaj 75-80% da benzino. Hodiaŭ modernaj brazilaj aŭtomobiloj povas uzi 100% sukerkanan alkoholon aŭ tiu miksaĵo por veturi sen bezono de adaptigo. Oni esploras en brazilaj sciencaj centroj kiel atingi en Brazilo pli grandan uzeblecon per rompo de la molekuloj, kiuj troviĝas en la restaĵoj de la sukerkano en la tradiciaj procezoj. Tiu "novgeneracia" alkoholo altigos la produktadon sen vastigo de la kultivejoj.

Ankaŭ en Brazilo, oni uzas la fibron de sukerkano por anstataŭigi lignon en farado de simplaj mebloj aŭ neluksaj konstruaĵoj.

 src=
Tranĉita sukerkano

Ekonomika vidpunkto

Ĉefaj produktantlandoj 2 003
(Fonto NAO) kultivata areo
(kHa) Rendimento
(kilogramcento/Ha) Produktado
(Mt) Mondo 20 419,7 652,9 1 333,3 Brazilo 5 342,9 722,9 386,2 Barato 4 607,6 628,6 289,6 Ĉinio 1 328,0 695,6 92,4 Tajlando 970,0 664,0 64,4 Pakistano 1 086,0 479,3 52,1 Meksiko 639,1 706,1 45,1 Kolombio 435,0 841,4 36,6 Aŭstralio 423,0 851,3 36,0 Usono 403,8 775,2 31,3
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Sukerkano: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Sukerkano, science nomata "Sakaro oficina" (Saccharum officinarum) estas planto el la familio de poacoj.

Laŭ aspekto ĝi similetas al bambuo kaj al junko, la tigoj povas atingi la diametron ĝis 5 cm kaj alton ĝis 4 m.

Ĝis malkovro de la sukerenhavo de sukerbeto, ĝi estis preskaŭ la sola fonto por la sukero. La origina loko de la planto estis Barato, sed oni mencias ankaŭ Novgvineon kaj Ĉinion. La certa origino estas neklara.

Oni kultivas la sukerkanon dismonde kaj ĝi donas 55% de la sukerproduktado. Ĉefaj kultivlandoj estas Barato, Aŭstralio, Tajlando, Sudafriko, karibaj insuloj kiel Kubo, Jamajko kaj Dominika Respubliko kaj kompreneble Brazilo.

La enteno de sukerkano je sukero (ĉefe sakarozo) estas ĝis 18% kaj vakso, kiu parte uzeblas en la industrio.

Ĉe la industria sukerproduktado la fibrecaj apartoj de sukerkano uzatas kiel bruliĝaĵoj por la produktado.

En Brazilo, oni uzas la sukerkanon por produkti alkoholaĵojn. Dum la naftokrizoj oni uzas tiujn alkoholaĵojn por peli la aŭtojn. Ne estas en Brazilo aŭtomobiloj pelitaj per pura benzino. Normale, aŭtomobiloj en Brazilo, uzas miksaĵo da 20-25% da alkoholo kaj 75-80% da benzino. Hodiaŭ modernaj brazilaj aŭtomobiloj povas uzi 100% sukerkanan alkoholon aŭ tiu miksaĵo por veturi sen bezono de adaptigo. Oni esploras en brazilaj sciencaj centroj kiel atingi en Brazilo pli grandan uzeblecon per rompo de la molekuloj, kiuj troviĝas en la restaĵoj de la sukerkano en la tradiciaj procezoj. Tiu "novgeneracia" alkoholo altigos la produktadon sen vastigo de la kultivejoj.

Ankaŭ en Brazilo, oni uzas la fibron de sukerkano por anstataŭigi lignon en farado de simplaj mebloj aŭ neluksaj konstruaĵoj.

 src= Tranĉita sukerkano
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO