dcsimg

Potentilo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Potentilo (Potentilla) estas genro el familio de rozacoj (Rosaceae) kaj havas ĉ. 300 ĝis 500 speciojn. La speciojn karakterizas fingroformaj folioj, flavaj aŭ blankaj floroj, strantaj unuope aŭ en cumo. La specioj oftas en mezvarmaj regionoj, multaj formoj estas ĝardene kultivataj.

La plantoj estas plej ofte plurjaraj herboj, malofte arbustoj.

Sistematiko de la potentiloj

Tiu listo nur montras kelkajn speciojn el la potentiloj kun iliaj esperantaj nomoj:

  • potentilo fraga / fingroherbo fraga (Potentilla sterilis)
  • potentilo blanka (Potentilla alba)
  • potentilo rozkolora (Potentilla micrantha)
  • potentilo monta (Potentilla montana)
  • potentilo rondfolia (Potentilla rupestris)
  • potentilo marĉa / akvo-frago (Potentilla palustris)
  • potentilo arbusta (Potentilla fruticosa)
  • potentilo trifingra / tormentilo (Potentilla erecta)
  • potentilo rampanta (Potentilla anglica)
  • potentilo kvinfingra (Potentilla reptans)
  • potentilo printempa (Potentilla tabernaemontani)
  • potentilo oranĝmakula (Potentilla crantzii)
  • potentilo sepfolia (Potentilla heptaphylla)
  • potentilo vila (Potentilla thuringiaca)
  • potentilo malgrandflora (Potentilla pusilla)
  • potentilo silka (Potentilla aurea)
  • potentilo arkta (Potentilla hyparctica)
  • potentilo arĝenta (Potentilla argentea)
  • potentilo dekliva (Potentilla collina)
  • potentilo klinita (Potentilla inclinata)
  • potentilo neĝa (Potentilla nivea)
  • potentilo rekta (Potentilla recta)
  • potentilo norvega (Potentilla norvegica)
  • potentilo meza (Potentilla intermedia)
  • potentilo griza (Potentilla cinerea)
  • potentilo ansera (Potentilla anserina)
  • potentilo kuŝanta (Potentilla supina)
  • potentilo plumfolia (Potentilla multifida)

Vidu ankaŭ

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Potentilo: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Potentilo (Potentilla) estas genro el familio de rozacoj (Rosaceae) kaj havas ĉ. 300 ĝis 500 speciojn. La speciojn karakterizas fingroformaj folioj, flavaj aŭ blankaj floroj, strantaj unuope aŭ en cumo. La specioj oftas en mezvarmaj regionoj, multaj formoj estas ĝardene kultivataj.

La plantoj estas plej ofte plurjaraj herboj, malofte arbustoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO