dcsimg

Ĉimpanza genro ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La ĉimpanza genro (latine Pan) estas afrotropisa besta genro el la familio de homedoj. La genro dividiĝas al du specioj, la ĉimpanzoj (latine Pan troglodytes) kaj la bonoboj aŭ "etaj ĉimpanzoj" (latine Pan paniscus). La genro apartenas al la ordo de primatoj. La ĉimpanzojn kaj bonobojn oni konsideras la plej proksimaj kuzoj al homo inter la bestoj (vidu la artikolon pri homedoj).

Por plej baza diferencigo vidu la du sekvajn fotojn:

 src=
kapo de ĉimpanzo: la kranio estas pli masiva, la vizaĝo plej ofte pli hela. Iuj bestoj havas blankan mentonan barbon.
 src=
kapo de bonobo: Okulfrapa estas la senhara fruntomezo, la longa tempia hararo falanta ambaŭflanken, kaj la malhela vizaĝo kun helaj lipoj.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO