La oksalidacoj (latine Oxalidaceae) estas familio inter la dukotiledonaj plantoj (Eudicotyledon) kaj la ordo oksalidaloj (Oxalidales). La familio havas kvin genrojn kaj ĉ. 950 speciojn.
Plimulto de la specioj kreskas en la tropiko aŭ subtropiko, ilia folio estas karakterize - triope, kvarope - kunmetita. Ili ne havas stipulojn. la folieroj moviĝas depende de la lumo, okaze de lummanko, la folieroj kunfermiĝas kaj subenkliniĝas. La aktinomorfaj folioj estas kvinrondaj kaj kvinmembraj po rondoj. La stigmoj staras libere, la stamenoj en du rondoj.
La en kvinĉambreta ovario havas meze koloneton. La frukto estas kapsuloaŭ bero kun multaj grajnoj. Ka kapsulo malfermiĝas stelforme, ĉar la kapsuleroj ne defalas. La tigo de la planton entenas kristalojn de kalcia oksalato pro kio ili havas acidetan guston.
Konata genro estas la oksalido.
Oksalido (Oxalis) estas genro el oksalidacoj, kun plurcentoj da unujaraj herbospecioj. La plej konataj specioj havas trifingrajn foliojn, dum aliaj havas kunmetitejn foliojn kun ĝis 25 folierojn. La folioj estas senlimbaj, la floroj estas simetriaj, kvinnombraj, starante unuope aŭ en umbelecaj infloreskoj kaj kun dehiskaj kapsuloj, el kiuj la semoj estas ĵetatataj.
La junaj folioj kaj tigoj manĝeblas en salato au (mallonge) kuirita. Ankaŭ la radiko manĝeblas, ĝi havas guston de terpomo. Ne manĝu tro grandkvante pro la okzala acido.