dcsimg

Verbenacoj ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Verbenacoj (Verbenaceae) estas ĉefe arbaj plantoj en la tropikoj kaj subtropikoj, aperantaj en tre diversaj formoj kaj lokoj. Ili havas kontraŭesidantajn foliojn, ofte simplajn. La plantoj estas ofte haraj, la floroj ofte 5-partaj. Insektopolenitaj, la frukto estas drupo, la grajnojn disportas birdoj (kolibro). Ekzistas 100 genroj kaj 2600 specioj.

Lastatempaj filogenetikaj studoj montris ke iuj genroj estis malĝuste metitaj en la verbenacoj, kaj tiujn oni nun translokigis al la lamiacoj. Avicennia, foje metita en la verbenacoj aŭ foje en aparta familio Avicenniaceae, oni nun metas en la akantacoj.

  • verbeno (Verbena) estas genro de unu- kaj plurjaraj herboj kun duope kontraŭesidantaj folioj kaj grandaj infloreskoj el brilkoloraj, bonodoraj floroj. Kelkaj specioj estas kulturata ĝardene aŭ subvitre. Ĝia dekokto estas uzata kiel trinkaĵo (dekokti estas longe bolkuiri en akvo la vegetaĵojn, por solvi ties solveblajn substancojn).
  • tektono (Tectona) estas genro kun arbaj specioj. La plej grava specio (ekonomie en Azio) estas la
    • granda tektono (Tectona grandis) estas tre granda arbo (40-50 m) kun grandaj (30-60 cm), ovoformaj, dorsflanke blankafeltaj folioj. Ĝi havas blankajn florojn kaj avelgrandajn drupojn kun arom-odora ligno. La ligno estas malmola, neputriĝema (enhavas silikaton), tre utiligata por konstruado de ŝipoj, vagonoj, pordoj, fenestroj kaj mebloj.
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO