dcsimg

Filipina anaso ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Filipina anaso (Anas luzonica) estas birdospecio nome granda membro de la grupo de plaŭdanasoj de ties tipa genro Anas. Ĝi estas endemia de Filipinoj. Nur tiom malmultaj kiom ĝis 5,000 restas. Troa ĉasado kaj habitatoperdo kontribuis al ties malpliiĝo. Ili videblis en ĉefaj insuloj nome Luzono kaj Mindanao, krom ĉe ok pli malgrandaj insuloj.

Ĝi estas 48–58 cm longa kaj havas nigrecajn larĝan kronon, nukon kaj okulstrion, kun cinamokoloraj (ruĝecbruna al helbruna) kapo kaj kolo. La resto de la korpo estas grizecbruna kun brilverda speguleto kun nigraj bordoj kaj malantaŭa mallarĝa blanka bordo. Ankaŭ ties kruroj estas grizecbrunaj, kaj ties beko estas brile helblugriza kun nigra bekopinto tre bone markata kiel trianglo. La irisoj estas malhelbrunaj. La bazo de la vosto estas nigreca.

La voĉo estas tipa kvakado.

Ili manĝas salikokojn, fiŝojn, insektojn, kaj vegetaĵaron, kaj ili ĉeestas en ĉiaj tipoj de humidejoj.[1]

Notoj

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Filipina anaso: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La Filipina anaso (Anas luzonica) estas birdospecio nome granda membro de la grupo de plaŭdanasoj de ties tipa genro Anas. Ĝi estas endemia de Filipinoj. Nur tiom malmultaj kiom ĝis 5,000 restas. Troa ĉasado kaj habitatoperdo kontribuis al ties malpliiĝo. Ili videblis en ĉefaj insuloj nome Luzono kaj Mindanao, krom ĉe ok pli malgrandaj insuloj.

Ĝi estas 48–58 cm longa kaj havas nigrecajn larĝan kronon, nukon kaj okulstrion, kun cinamokoloraj (ruĝecbruna al helbruna) kapo kaj kolo. La resto de la korpo estas grizecbruna kun brilverda speguleto kun nigraj bordoj kaj malantaŭa mallarĝa blanka bordo. Ankaŭ ties kruroj estas grizecbrunaj, kaj ties beko estas brile helblugriza kun nigra bekopinto tre bone markata kiel trianglo. La irisoj estas malhelbrunaj. La bazo de la vosto estas nigreca.

La voĉo estas tipa kvakado.

Ili manĝas salikokojn, fiŝojn, insektojn, kaj vegetaĵaron, kaj ili ĉeestas en ĉiaj tipoj de humidejoj.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO