dcsimg

Puniko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Bonvolu atenti, ke la vorto punikoj ankaŭ estas la esperanta formo de la latina vorto poeni kaj priskribas la semidajn fenicojn de norda Afriko ĉirkaŭ la antikva urboŝtato Kartago.

Puniko (Punica) estas malgranda genro de frukto-portantaj deciduaj arbustoj kaj arbetoj. Ĝia plej bone konata specio estas la granatujo. La unu alia specio de la genro, Punica protopunica, estas indiĝena planto de la insulo Socotra; malkiel la granatujo ĝi havas rozajn (ne ruĝajn) florojn kaj fruktojn malpli grandaj kaj malpli dolĉaj. La franca kemiisto Petro Jozefo Peletiero (1788-1842) unue izolis alkaloidon kun kontraŭ-helmintaj proprecoj el la granatujo, kiu ricevis lian nomon[1].

Kvankam oni antaŭe faris por ĝi apartan familion (Punicaceae) lastatempaj filogenezaj studoj montris ke la puniko apartenas al la familio de litrumacoj, kaj ĝin tiel klasas la Angiosperm Phylogeny Group.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Literaturo

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Puniko: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO
Bonvolu atenti, ke la vorto punikoj ankaŭ estas la esperanta formo de la latina vorto poeni kaj priskribas la semidajn fenicojn de norda Afriko ĉirkaŭ la antikva urboŝtato Kartago.

Puniko (Punica) estas malgranda genro de frukto-portantaj deciduaj arbustoj kaj arbetoj. Ĝia plej bone konata specio estas la granatujo. La unu alia specio de la genro, Punica protopunica, estas indiĝena planto de la insulo Socotra; malkiel la granatujo ĝi havas rozajn (ne ruĝajn) florojn kaj fruktojn malpli grandaj kaj malpli dolĉaj. La franca kemiisto Petro Jozefo Peletiero (1788-1842) unue izolis alkaloidon kun kontraŭ-helmintaj proprecoj el la granatujo, kiu ricevis lian nomon.