La kampa eringio kaj science (Eryngium campestre) estas unu en Mezeŭropo malofte kreskanta specio de Apiacoj (Apiaceae). [1].
La multjara herba planto atingas alton de 15 ĝis 60 cm, ĝi povas ankaŭ fariĝi ĝis 1 m alta. La planto estas griza ĝis flavece-verda kaj rigide disbranĉanta. La unuaj folioj estas oblongaj kaj kompletaj, la postaj estas manforme disigitaj ĝis duoble pinataj aŭ trinombre duoble pinataj. La rando estas dorne dentaj. La plej multaj folioj havas tigojn, la supraj estas ĉirkaŭantaj la tigon.
La umbeloj estas multnombraj, densaj kaj duonglobaj ĝis cilindroformaj kaj ili havas liniilajn brakteojn. La floroj staras dense. La infloresko havas multajn brakteojn, kiuj staras ekster la umbelojn. La korolo estas blanka aŭ grize verdaj. La frukto estas skvama.
la planto floras de julio ĝis aŭgusto.
La kromozomnombro estas 2n = 14 aŭ 28.[2]
La kampa eringio estas multjara hemikriptofito, profundradikulo (la cilindro- ĝis spindelforma pivotradiko atingas profundecon de ĝis 2 m), kserofito kun apenaŭ velkantaj dornhavaj folioj. La dornoj protektas la planton kontraŭ formanĝado de paŝtobestoj.
La umbelo estas analoge al floraro de asteracoj kunigita al kapitulo. La kapituloj estas ĉirkaŭitaj de dornhavaj involukraj folioj. Rigide starantaj sepaloj formas malgrandajn „etaj funelpseŭdantioj“. La umbelo de la unu ĝis tria ordo portas plj ofte nur duseksajn la umbeloj de la kvara ordo plej ofte nur masklajn florojn. Ĉe la duseksaj floroj la masklaj partoj malfermiĝas antaŭ la inaj.
La planto estas tipaj „terrulantoj“ (kameĥorio-strategio): estante maturaj la al frukto dissiĝas de vento kaj kiel tuto ĝi estas forportita. Disvastigo okazas krome per vento kaj bestoj (lapfrukto). La semoj estas lum- kaj frostĝermantoj.
La kampa eringio troviĝas de la mediteranea regiono ĝis mezeŭropo, suda Anglujo, meza Rusujo ĝis Persujo kaj Afganio.
Eryngium campestre troviĝas dise en valoj de Elbo kaj Rejno ekzemple en Großer Sand (Majenco), respektive majna regiono. Aliloke ĝi estas maloftega aŭ entute mankas.
La planto kreskas diese en kalka malfekunda razeno. Ĝi preferas plenan lumon.
Oni supozas saponinon kaj eterajn oleojn en radikoj kaj aliaj plantpartoj. La radiko supozeble havas malfortan efikon al muko kaj digestado [1]
En Germanujo la planto estas protektata la federacia leĝo.
La kampa eringio kaj science (Eryngium campestre) estas unu en Mezeŭropo malofte kreskanta specio de Apiacoj (Apiaceae). .