Okulvigno (latine Vigna unguiculata), estas utilplanto el al familio el la Fabacoj (Fabaceae). Oni distingas kvar subspeciojn:
La okulvigno estas unujara planto. Ĝia habito estas sufiĉe varia kaj estas starantam duonstaranta, rampanta kaj grimpanta. La krskotipoj varias inter nedetermitaj al determitaj, precipe la negrimpantaj formoj havas determinitan kreskon. La planto havas fortan pivotradikon, kiu post 8 semajno ekde la dissemado povas atingi profundon de 2,4 m.
La folioj esta tripartaj. Ili estas glataj nebrilaj ĝis brlaj kaj malofte haraj. La apikalaj folietoj estas ofte pli longaj kaj pli grandaj ol la du flankaj. Foligrandeco kaj foliformo estas tre variaj.
La floroj staras en pluropaj grapoloj ĉe 20 ĝis 50 cm longaj skapoj, kiuj ekkreskas en la foliakselojn. Je infloresko formiĝas du ĝis tri guŝoj, ankaŭ ekzistas kvar kaj pli. La floroj staras super la folioj kaj havas nektarioj por logi insektojn. Tamen dominas mempolenigado.
La guŝoj estas glataj ka 15 ĝ 25 cm longaj. SIli estas cilindroformaj kaj iom kurbaj. Dum uzmatureco kiel legomo la guŝoj estas verdaj, flavaj aŭ prpuraj, dum la sekmaturiĝo la verdaj kaj flavaj formoj fariĝas brunaj. La semoj estas renformaj. La surfaco de la semoj estasglata aŭ sulka, la koloro povas esti blanka, kremblanka, verda, ruĝa, bruna aŭ nigra. Ofte ili havas „okulon“, t.s. ke la blanka hilumo estas ĉikaŭita de alia koloro.
100 g maturaj semoj enhavas avaraĝe 24,8 g proteino, 1,9 g graso, 6,3 g fibroj kaj 63,6 g karbonhidratoj. Jenaj vitaminoj enestas: 0,74 mg tiamino, 0,42 mg riboflavino kaj 2,8 mg niacino. La proteino enhavas relative multe de la animoacidoj lisino kaj triptofano,sed relative malmulte da metionino kaj cistino.
La okulvigno hejmiĝas en Afriko. Hodiaŭ ĝi estas kultivata en Afriko, Latinameriko, sudorienta Azio kaj en la sudo de Usono. Ĝi estas kultivata en okcidenta Afriko minimume jam antaŭ 4000 jaroj.
Ĝi estas precipe kultivata en la humidaj tropikoj, sed ankaŭ en sekaj regionoj. la planto ne toleras froston. Por ricevi grandan rikolton necesas bona akvoprovizo.
La planto ne havas grandajn postulojn al la grundo. Ĝi plej bone kreskas sur bone drajnitaj sablaj aŭ sablo-lomaj grundoj ĉe pH-valoro inter 5,5 kaj 6,5.
La okulvigno estas manĝataj en ĉiuj kreskostadioj kiel legomo. Junaj, verdaj folioj estas manĝataj kiel spinaco en Ariko. nematruaj guŝoj ankaŭ estas manĝatajkiel legomo. Verdaj semoj estas kuiritaj aŭ konservitaj. Sekaj semoj estas same manĝebla. La semoj ankaŭ povas ĝermi kaj tiam konumebla kiel mungoŝosoj.
En bahia kuirejo la nigraj okuloj de la semoj estas forigataj, same la haŭto. la semo estas muelata kaj el la faruno oni faras Acarajé, tipan bahian manĝaĵon.
La okulfaboj nomiĝas hebree rubija (arabe: lubiya) kaj estas kiel mielo kaj pomo ĉefa manĝaĵo de la seder dum roŝ haŝanaĥ, la juda spirita novjaro.
Ene de la specio Vigna unguiculata oni distngas tri taksonoj, kiuj aŭ estas subspecioj aŭ kulturvariaj grupoj:[1]
Okulvigno (latine Vigna unguiculata), estas utilplanto el al familio el la Fabacoj (Fabaceae). Oni distingas kvar subspeciojn:
Vigna unguiculata subsp. dekindtiana, la sovaĝa formo de la utilplanto Vigna unguiculata subsp. unguiculata, kultivata, nigraokula fabo Vigna unguiculata subsp. cylindrica, kultivata, katjango Vigna unguiculata subsp. sesquipedalis, kultivata , asparaga vigno