dcsimg

Ridorano ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La ridorano (Pelophylax ridibundus) esta la plej granda rano indiĝena de Eŭropo kaj ĝi apartenas al la familio de veraj ranoj. Ĝi estas tre simila laŭ aspekto al la tre proksimae rilata manĝebla rano kaj lagorano. Tiuj tri specioj, nune denove en la genron Pelophylax, estas ofte referencataj kiel "verdaj ranoj" por distingi ilin el la pli surteraj eŭropaj specioj de la genro Rana, kiuj estas konataj kiel "brunaj ranoj" (plej bone ekzempligita de la ofta rano Rana temporaria).

Alvoko de ridorano (Pelophylax ridibundus) registrita malfruvespere en Basildon, Essex, Unuiĝinta Reĝlando.

Karakteroj

La ridorano estas akvoloĝanta, ĝenerale verda ranospecio. Ĝi povas atingi maksimuman longon de 17 centimetroj, sed maskloj estas pli malgrandaj (ĉirkaŭ 12 cm). La kapo estas proporcie granda kaj la malantaŭaj kruroj estas longaj, kio havigas al ili rimarkindajn saltokapablojn.

Estas granda variado laŭ koloro kaj modelo, game el malhelverda al bruna aŭ griza, foje kun kelkaj pli helverdaj linioj; pli hela linio sur la dorso estas ĝenerale videbla. La populacioj de Okcidenta Eŭropo estas ĝenerale malhelverdaj al nigraj kun malhelaj punktoj sur dorsoj kaj flankoj kaj tri klaraj verdaj linioj surdorse.

Referencoj

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ridorano: Brief Summary ( Esperanto )