dcsimg
Image of platypus
Creatures » » Animal » » Vertebrates » » Synapsids » » Cynodonts » Mammals » Monotremes » Platypus »

Duck Billed Platypus

Ornithorhynchus anatinus (Shaw 1799)

Ornitorinko ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ornitorinko (Ornithorhynchus anatinus) aŭ anasbeka mamulo [1] estas mamulo el la ordo de monotremoj (aŭ kloakuloj), vivanta en Aŭstralio, kiu demetas ovojn, kaj kies buŝo similas al anasa beko (la scienca nomo signifas "Birdonazo anasa"); tamen la "beko" estas fleksebla kaj ne malmola kiel ĉe anasoj. Tiuj du ecoj similigas la specion al birdoj kaj faras el ĝi tro strangan mamulon, tiom ke kiam la unuaj ekzempleroj estis konataj en Eŭropo oni supozis, ke temas pri trompo.

La besto estas longa je proksimume 75 cm. Inter la fingroj ĝi havas naĝhaŭton, kaj la tutan korpon kovras densa nemalsekiĝema hararo. La besto subakviĝas por unu minuto ĉasante predon. Ili ne havas dentojn, sed ostecajn platojn. Krome ili havas harecajn sensilojn, ĉar ili ne vidas en akvo.

La virbesto kaj la ino loĝas en komuna truo en argilo, sed post pariĝo la ino elfosas sian propran truon kun globforma kamero kovrita de folioj ĉe la fino ĝis 15 m. Tie ŝi demetas kutime du blankajn rondajn ovojn, super kiuj ŝi buliĝas por varmigi ilin dum 7 - 10 tagoj. Kiam la idoj eloviĝas, ili nutras sin per la patrina lakto (lekante, ĉar ili ankoraŭ ne kapablas suĉi). Post dek unu semajnoj la idoj malfermas la okulojn kaj post kvar monatoj ili lernas naĝi sub kontrolo de la patrino.

Viroj produktas venenon, kiu povas mortigi kelkajn bestojn kaj kaŭzas fortan doloron al homoj kaj aliaj animaloj.

Referencoj

  1. La laŭa N.B.N.-nomo estas *Platbekeknido familitipa*.

license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Ornitorinko: Brief Summary ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

Ornitorinko (Ornithorhynchus anatinus) aŭ anasbeka mamulo estas mamulo el la ordo de monotremoj (aŭ kloakuloj), vivanta en Aŭstralio, kiu demetas ovojn, kaj kies buŝo similas al anasa beko (la scienca nomo signifas "Birdonazo anasa"); tamen la "beko" estas fleksebla kaj ne malmola kiel ĉe anasoj. Tiuj du ecoj similigas la specion al birdoj kaj faras el ĝi tro strangan mamulon, tiom ke kiam la unuaj ekzempleroj estis konataj en Eŭropo oni supozis, ke temas pri trompo.