Apis mellifera estas dombesta mielabelo kun eŭropa origino. Ĝi estas konsiderata kiel duondombesta. Ĝi estas unu el la grandskale bredataj abeloj en abelbredado por produkti mielon kaj por polenado.
La nomo de la genro Apis estas la latina termino por "abelo", kaj mellifera signifas "kiu donas mielon", reference al la emo de tiu specio produkti gandan kvanton da mielo por stoki ĝin printempe kaj somere antaŭ konsumado en vintro.
Dank'al la homoj, la eŭropa abelo estas nun sur ĉiuj kontinentoj escepte de Antarkto. Pro sia vastega disvastiĝo, tiu specio estas la plej grava polenanto por agrikulturo je monda skalo. Diversaj difektegantoj kaj malsanoj minacas la abelojn, aparte la kolapso de abelaroj.
Apis mellifera enhavas 28 subspeciojn (ĉiuj fekundigeblaj inter si) disigitaj en kvin ĉefaj grupoj (laŭ iliaj evoluoj kaj geografiaj situoj) bazitaj sur la laboro de Friedrich Ruttner kaj konfirmitaj per analizo de l'mitokondria DNA :
La varioj plej uzataj en abelbredado estas[2] :
La Afrikigita abelo, konata ankaŭ kiel Afrikigita mielabelo, kaj konata populare kiel la "murdabelo", estas hibrido de okcidenta mielabela specio (Apis mellifera), produktita origine per kruc-bredado de orientafrika malaltera mielabelo (A. m. scutellata) kun variaj eŭropaj mielabeloj kiel la itala mielabelo A. m. ligustica kaj la iberia mielabelo A. m. iberiensis.