dcsimg

Kukumo ( Esperanto )

provided by wikipedia EO

La kukumo (Cucumis sativus) estas unujara legomo de la familio de kukurbacoj kaj disvastiĝis el Hindio kaj Ĉinio tra la tuta mondo. Praplanto estas la C. Hardwickii. Ĝi estas hortikultura planto grava por konserva industrio. Sur la ĉeftigo kreskas ĉefe androceaj floroj, la gineceaj floroj kreskas sur la flankŝosoj. Pro tio oni depinĉas la ŝosopinton de la ĉeftigo en la 3-4 folia stato de la planto. Ĝia frukto povas atingi eĉ la longon de 100 cm. Ĝi havas krude agrablan guston, entenas multan c-vitaminon. Ĝi havas multajn variaĵojn.

Kultivareoj

Plej grava kultivareo en Hungario estas la ĉirkaŭaĵo de Nagykőrös kaj Kecskemét. En multaj kulturoj, ĝi estas uzata por fari peklaĵojn. Specialaj varioj de kukumoj estas slektitaj por esti rikoltataj malgrandaj. Tial la fruktoj nomiĝas kukumetoj, ili estas uzataj por peklado.

Vidu ankaŭ

 src=
Kukumoj
license
cc-by-sa-3.0
copyright
Vikipedio aŭtoroj kaj redaktantoj
original
visit source
partner site
wikipedia EO

Kukumo: Brief Summary ( Esperanto )