Sinapsidoj (Synapsida = "unu arko") estas klaso de amniuloj kiuj evoluigis unu truon en ĉiu flanko de la kranio, antaŭ 300 milionoj da jaroj dum la malfrua Karbonio. Sinapsidoj ĝisvivis ĝis la frua Kretaceo.
La truo menciita permesas al la makzelo malfermiĝi pli larĝe; sekve, ĝi permesas la alligadon de pli grandaj, pli fortaj makzelomuskuloj.
La klaso Synapsida estas parafiletika aro. Tio signifas, ke ĝi ne enhavas prapatron kaj ĉiujn ties idojn, ĉar en ili estas la mamuloj. Male ĝi estas evolua grado, kuniĝante uloj kiuj intersimilas forme kaj ekologie. Ili do ne estas aro rigardata en arkreskiĝa klasigo. En kladistiko oni rigardas la naturan kladon Theromorpha, kiu enhavas du klasojn: la parafiletikan klason Synapsida kaj la monofiletikan klason Mammalia (t.e. Mamuloj).
Konforme kun nuntempaj esploroj[1][2], la klasifiko de sinapsidoj povas esti donita en formo du kladogramoj:
Synapsida Caseasauria †Eothyrididae
†Caseidae
Eupelycosauria †Varanopidae
†Ophiacodontidae
†Edaphosauridae
Sphenacodontia †Haptodus garnettensis
†Palaeohatteria
†Pantelosaurus
†Cutleria
Sphenacodontoidea †Sphenacodontidae
THERAPSIDA
Therapsida †Biarmosuchia
†Eotitanosuchidae
Eutherapsida †Dinocephalia
Neotherapsida Anomodontia †Venjukoviidae
†Galeopsidae
†Dicynodontia
Theriodontia †Gorgonopsia
Eutheriodontia †Therocephalia
Cynodontia (inkl. MAMMALIA)
Por pli detala priskribo de la deveno de mamuloj jenas ankoraŭ unu kladogramo — por la subordo Cynodontia (laŭ rezultoj de la esploro far Liu Jiun kaj P. Olsen (2010)[3]):
Cynodontia †Dviniidae
†Procynosuchidae
†Madysauridae
Epicynodontia †Galesauridae
†Thrinaxodontidae
Eucynodontia Cynognathia †Cynognathidae
Gomphodontia †Diademodontidae
†Trirachodontidae
†Traversodontidae
Probainognathia †Chiniquodontidae
†Probainognathidae
Prozostrodontia †Prozostrodon
† Therioherpetidae
† Tritheledontidae
† Tritylodontidae
† Brasilodontidae
{{Expansion depth limit exceeded|1=MAMMALIA }}
Referencoj
-
↑ LAURIN M., REISZ R. R. (2011). Synapsida. Mammals and their extinct relatives. The Tree of Life Web Project. Alirita 2012-04-26.
-
↑ Kemp T. S. (2001) The Origin and Radiation of Therapsids // Forerunners of Mammals: Radiation, Histology, Biology, ed. by A. Chinsamy-Turan, Bloomington, Indiana: Indiana University Press, p. 3—30. ISBN 978-0-253-35697-0.
-
↑ LIU J., OLSEN P. (2010). The Phylogenetic Relationships of Eucynodontia (Amniota: Synapsida) // Journal of Mammalian Evolution, 17 (3), pĝ. 151—176. — COI:10.1007/s10914-010-9136-8.